Bernhard POST (naskiĝinta la 5-an de majo 1953 en Majenco[1]) estis germana arkivisto kaj historiisto. Li dum multaj jaroj estris ĉe Ĉefa ŝtatarĥivo en Vajmaro kaj ĝis pensiiĝo estis direktoro de la Landa Arkivo de Turingio.

Vivo redakti

Post studo de historio, germanistiko kaj pedagogio je Majenco, inter 1975 kaj 1980, li doktoriĝis en 1984 post defendo de tezo pri juda historio titole Judentoleranz und Judenemanzipation in Kurmainz 1774–1813. Sekvis arkivista trejniĝo en Koblenco kaj Marburg. De 1987 ĝis 1993 li deĵoris kiel staĝisto ĉe la Heslanda ĉefa ŝtata arkivo je Wiesbaden. En 1993 li fariĝis sekciestro pri pli nova dataro ĉe la Ĉefa ŝtatarĥivo en Vajmaro kaj de 2002 ĝis 2008 Post manaĝeris la centran sekcion tiean.

De aprilo 2009 li estris la tuton. Post reformiĝo de la turingia landa arkivleĝaro Post estris la Landa Arkivon de Turingio. En novembro 2008 la ŝtatsekretariino pri kulturo Babette Winter oficiale permesis ties retiriĝon.

Dum multaj jaroj Post estis estrarano ene de la Ligo de germanaj gearkivistoj (Verband deŭtscher Arĉivarinnen und Archivare).

Verkoj (elekto) redakti

  • Judentoleranz und Judenemanzipation in Kurmainz 1774–1813, Wiesbaden 1985.
  • kune kun Marlis Gräfe, Andreas Schneider: Die Geheime Staatspolizei im NS-Gau Thüringen 1933–1945. Quellen zur Geschichte Thüringens. II. Halbband, eldonis Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, nova eldono 2005, ISBN 3-931426-83-1 (pdf).
  • kune kun Dietrich Werner: Herrscher in der Zeitenwende. Wilhelm Ernst von Sachsen-Weimar-Eisenach, 1876–1923. Glaux, Jena 2006, ISBN 978-3-931743-94-9.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Vademekum der Geschichtswissenschaften. Ausgabe 10, 2012/13, Steiner, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-515-10079-3, p. 524.