Universitato de Majenco
universitato en Germanio
La universitato de Majenco – germane oficiale Johannes Gutenberg-Universität Mainz – estas inter la dek plej grandaj universitatoj de Germanio, kaj situas en la urbo Majenco. Laŭ la stato de oktobro 2007, komence de la vintra semestro 2007(2014, ĝi havis 36.500 studentojn en pli-malpli 150 institutoj kaj la universitata klinikaro. Post struktura reformo, kiu validiĝis la 1-an de januaro 2005, ĝi havas 11 fakultatojn. La universitata nomo aludas al Johannes Gutenberg, kiu en Eŭropo pioniris pri la metio de libropresado, kaj tial esence kontribuis al la plifaciliĝo distribui sciojn kaj sciencojn.
Fakultatoj
redaktiLa unuopaj fakultatoj de la universitato estas:
- Katolika kaj luterana teologioj
- Sociaj sciencoj, amaskomunikiloj kaj sporto
- Juro kaj ekonomiko
- Medicino
- Filozofio kaj filologio
- Lingvistiko
- Historio kaj kulturaj sciencoj
- Fiziko, matematiko kaj informadiko
- Ĥemio, farmacio kaj geologio
- Biologio
- Altlernejo por Muziko Majenco (Hochschule für Musik Mainz) kaj Arta Akademio Majenco (Akademie für Bildende Künste Mainz)
Konatuloj ligitaj al la universitato
redakti- Johann Joachim Becher (1635–1682), alkemiisto kaj ekonomika teoriisto
- Georg Forster (1754–1794), natursciencisto, etnologo, ĵurnalisto, eseisto kaj revoluciulo
- Carl Zuckmayer (1896–1977), d-ro, verkisto
- Wilhelm Troll (1897–1978), prof-o d-ro, botanikisto, morfologo kaj fondinto de la universitata botanika ĝardeno
- Anna Seghers (1900–1983), d-rino, verkistino
- Mario Adorf (* 1930), aktoro
- Sucharit Bhakdi (* 1946), virusologo
- Paul Crutzen (* 1933), prof-o d-ro, meteologiisto kaj nobel-premiito pri kemio
- kardinalo Karl Lehmann (* 1936), prof-o d-ro, katolika episkopo de Majenco
Eksteraj ligiloj
redakti49° 59' 35" norde, 8° 14' 30" oriente Mapo