Wolfgang Schwanzer

germana esperantisto

Wolfgang SCHWANZER (naskiĝis la 5-an de junio 1953) estas germana esperantisto.

Wolfgang Schwanzer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1953 (1953-06-05) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • oficisto
vdr

De 1989 ĝis 1994, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En 1996, GEA nomumis lin honora membro. Pro la edukado de siaj du filoj, li dum kelkaj jaroj apenaŭ plu aktivis por la movado, sed en 1999 li denove transprenis gravajn postenojn: Li fariĝis germana ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA kaj transprenis de Manfred Führer la libroservon de GEA.

Wolfgang Schwanzer studis geografion en Frankfurto ĉe Majno, kie li diplomitiĝis kaj doktoriĝis. Ĝis pensiiĝo fine de la 2010-aj jaroj li laboris kiel oficisto de la germana federacia lando Hesio.

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Helmut Klünder1989 - 1994Elsbeth Bormann