Trondheim
Trondheim [TRONhejm] (ankaŭ: Trondhjem kaj de tempe al tempe Nidaros [pr. NIdarus]) estas urbo (kaj urba komunumo) en Trøndelag, Norvegio. Ĝi havas la trian grandan loĝantaron en Norvegio kaj lokas apud la elveno de la rivero Nidelva. Trondheim estas centro administra en la gubernio Trøndelag. La altlernejaj institucioj, La teknika-naturscienca universitato de Norvegio kaj Altlernejo de Sør-Trøndelag lokitas enurbe.
Trondheim | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7004 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 194 860 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 389 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 63° 26′ N, 10° 24′ O (mapo)63.4410.4Koordinatoj: 63° 26′ N, 10° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 57,49 km² (5 749 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Orgine, la urbo konatis per la nomo Nidaros, la urbo ĉe la elveno de Nid (Nidelva). Mezepoke la nomo Trondhjem ekuziĝis kaj riglitis dum la uniono kun Danio. En la epoko 1925-1930 kelkaj norvegaj urbonomoj plinorvegiĝis, ankaŭ Trondhjem kiu ŝanĝitis al Nidaros en 1930. La nomŝanĝo vokis multe da protestoj. En 1928 la nomo estis balotita; 17 163 kontraŭ ŝanĝo, kaj 1508 favoris la ŝanĝon. La 6-a de marto 1931 la formo Trondheim estis elektita kiel kompromiso. En la suda samea lingvo la urbo nomiĝas Råante.
- Koordinatoj: 63° 25′ N 10° 25′ O / 63.417 °N, 10.417 °O (mapo)
- Loĝantaro: 198 219 (2019)
- Areo: 321,81 km²
- E-nomo: Trondhejmo
Historio Redakti
Laŭ la historio, Trondhejmo fondiĝis de Olav Tryggvason ĉe la jaro 997, sed multaj indikas ke tiam jam ekzistas domaro tie. La urbo estis la regurbo de Norvegio de 1030 al 1217. La katedralo, Nidarosdomen, ekkonstruis ĉe la jaro 1070 super la tombo de Sankta Olav. La katedralo unue finkonstruiĝis ĉe ĉirkaŭ la jaro 1320. Kiam Norvegio iĝis eklezian provincon ĉe la jaro 1152, Trondhejmo estis la ĉefepiskopejo. Restis tiel al 1537 kiam la lasta ĉefepiskopo, Olav Engelbrektsson, devis eksterlanden fuĝi pro la reformacio.
La urbo kelkafoje brulegis. La plej konata urbabrulo estis la brulo de Horneman ĉe la 19-a de aprilo 1681. Post tio Johan Caspar de Cicignon estis vokita por la urbon replani. Tio rezulta urboplano rigardiĝas kiel la plej bona ekzemplo de urboplanideoj barokstilaj. Inter la stratoj grandaj el la 17-a jarcento, etetaj stratoj mezepokaj ankoraŭ estas troveblaj. En la loka dialekto, la etetaj stratoj nomitas veit [pr. vejt].
En 1681, la aŭtoritatoj daŭre permesis lignajn domojn en la urbocentro kaj ne postulis la konstruadon de nur ŝtonaj domoj, kiel farita en Londono post la brulado je 1666. La rezultoj estas ega brulo je 1708, kaj pluaj pli etaj bruloj, ĝis la ŝtondoma devigo leĝiĝis post la bruloj je 1841 kaj 1842.
Orgine, Trondheim konsistis nur el la urbocentra duoninsulo, kaj la ĉirkaŭantoj areoj apartenis al Strinda komumumo. Trodheim multfoje pligrandiĝis kaj ricevis siajn nuntempajn limojn je la 1-a de januaro 1964, kiam la komunumoj Strinda, Byneset, Leinstrand kaj Tiller enmetitiĝis en Trondheim. La area kvanto de la komunumo multopiĝis.
Vidindaĵoj Redakti
Volapuko en Trondheim Redakti
En la 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Trondheim.
Esperanto en Trondheim Redakti
La loka esperantoklubo, Grupo Esperantista de Trondheim, fondiĝis en 1907 kaj ankoraŭ estas unu el la plej aktivaj en la lando.