Dunfermline

Dunfermline (skotgaele Dùn Phàrlain) estas urbo en Fife; ĝi havis 43 430 loĝantojn en 2008.

Fotaro
Situo en Skotlando

La urbo situas je 5 km de la Firth of Forth, nordokcidente de Edinburgo.

Geografia pozicio: 56° 04′ 20″ N; 03° 27′ 50″ U Mapo.

Ĝi estas historia ĉefurbo de Skotlando, kaj Roberto Bruso estis entombigita ĉi tie.

Andrew Carnegie naskiĝis en Dunfermline.

Esperanto en DunfermlineRedakti

John Boyd Primmer estis esperantisto el Dunfermline. Tie okazis la 10-a Skotia Kongreso de Esperanto en 1921 kaj en 1937 la esperantista pastro John Beveridge predikis Esperante ĉe servo en la loka abatejo.

 
Abatejo de Dunfermline
 
Urbodomo