Malfermi la ĉefan menuon

Odense

La katedralo de Odense

Odense estas la tria plej granda urbo de Danio kaj la plej granda urbo de la insulo Fyn kun 178.210 loĝantoj (2018). Antaŭe 2007, ĝi estis ĉefurbo de la graflando de Fyn.

Enhavo

VidindaĵojRedakti

La katedralo de Odense enhavas kvar reĝotombojn: Knud la 4-a la Sankta, laŭ kiu la katedralo nomiĝas, Erik la 3-a la Sendecida - kies precizan tombejon oni ne konas - kaj Johano la 1-a kaj Kristiano la 2-a translokigita el la malkonstruita Grizfratokirko.

En Odense situas unu el la plej grandaj komercejoj de Danio, Rosengårdcentret, kun 125 vendejoj.

KulturoRedakti

La poeto kaj aŭtoro Hans Christian Andersen naskiĝis kaj kreskis en Odense; viziteblas lia naskiĝdomo. Same la industriisto Carl Frederik Tietgen.

La urbo Odense estas ĝemela urbo kun Funabaŝi en gubernio Ĉiba Japanio.

FamulojRedakti

Esperanto en OdenseRedakti

La Esperanto-klubo en Odense fondiĝis jam en 1907, en 1910 fondiĝis la laborista Esperanto-klubo. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Pliajn detalojn vd. en la artikolo Esperanto-Movado en Danio.

EsperantistojRedakti