Wilhelm Ferdinand BENDZ (naskiĝinta la 20-an de marto 1804 en Odense, mortinta la 14-an de novembro 1832 en Vicenza) estis dana pentristo. Lia stilo estis modela por la t.n. Ora epoko dania (ĝenropentrado).

Wilhelm Bendz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1804 (1804-03-20)
en Odense
Morto 14-an de novembro 1832 (1832-11-14) (28-jaraĝa)
en Vicenza
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Vicenza
Lingvoj dana
Loĝloko OdenseVicenza
Ŝtataneco Danio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Familio
Frat(in)oj Jacob Christian Bendz • H.C.B. Bendz • Carl Ludvig Bendz
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj A Young Artist (Ditlev Blunck) Examining a Sketch in a Mirror
A Sculptor in his Studio Working from the Life
Interior from Amaliegade. Captain Carl Ludvig Bendz standing and Dr. Jacob Christian Bendz seated
Artists in Finck's Coffee House
vdr

Vivo redakti

Post finstudo ĉe la Reĝa akademio de Belaj artoj de Danio en Kopenhago (kie oni aljuĝis al li medalojn kaj premiojn) li laboris en la ateliero de Christoffer Wilhelm Eckersberg. Li interesiĝis ankaŭ pri la germana pentrado kaj kopiis la la germanajn artistojn; tiun ĉi stilon li mem lernigis al si. La poste vivantoj ĉefe admiris liajn portretojn. Sed la multo de liaj alegoriaj artaĵoj kaj scenaj ĝenraĵoj estis iam pli altestimataj ol la portretoj. Li perfekte mastris la teknikon de la mikso klara-malklara (clair-obscur).

Hans Christian Andersen ege ŝatis lin. Li vivigis lin en la rakonto La bronza apro. Ĝia intrigo okazas en Florenco. Okaze de lia lasta vojaĝo en Italujon Bendz malsaniĝis kaj mortis fakte en Italujo.

Bendz postlasiis multajn portretojn de siaj samtempuloj kiuj videblis en la muzeo "Statens Museum for Kunst" en Kopenhago. Inter liaj plej konataj biloj nombriĝas Fumantoj kie li bildigis amikojn konvenintajn por fumi kune.

Bildaro redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Ferdinand Bendz en la franca Vikipedio.