Viĉenco

komunumo de Italio
(Alidirektita el Vicenza)

Viĉenco (itale Vicenza) estas komunumo de Italio kun proksimume 113.000 loĝantoj. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Viĉenco, kaj unu el la ĉefaj urboj de la norditala regiono Veneto.

Vicenza
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Veneto (2005)
Provinco VI Viĉenco (2005)
Geografia situo 45° 33′ N, 11° 33′ O (mapo)45.5511.55Koordinatoj: 45° 33′ N, 11° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 39 m
Areo 80 (2005) km²
Loĝantaro 109 823 (2023)
Loĝdenso 1363 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Anconetta, Bertesina, Bertesinella, Bugano, Casale, Debba, Longara, Ospedaletto, Polegge, San Pietro Intrigogna, Santa Croce Bigolina, Tormeno (2005)
Najbaraj komunumoj Altavilla Vicentina, Arcugnano, Bolzano Vicentino, Caldogno, Costabissara, Creazzo, Dueville, Longare, Monteviale, Monticello Conte Otto, Quinto Vicentino, Torri di Quartesolo (2005)
Patrono San Vincenzo
Festa tago 8-a de septembro (2005)
Nomo de loĝantoj vicentini
Poŝtkodo 36100
Imposta kodo L840
Kodo laŭ ISTAT 024116
Telefona prefikso 0444
Retpaĝo http://www.comune.vicenza.it
Loko en mapo
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Episkopa sidejo, ĝi estas konata kiel la urbo de Andrea Palladio - renesanca arkitekto, kiu tie realigis grandnombrajn konstruaĵojn kiaj la Villa Almerico Capra "La Rotonda" - kaj ĝi estas tre grava arturbo, kiu allogas turistojn el la tuta mondo.

Pro la grandnombraj konstruaĵoj de Andrea Palladio, la urbo kaj la vilaoj de ĝia provinco enestas la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Historio redakti

En la romia epoko, la urbo estis nomata Vicetia [viĉecia] kaj unue menciita en la jaro 135 a-K.

Dum mezepoko, Viĉenco estis konkerita de Verono kaj aneksita al la senjorlando de la familio Della Scala.

De 1404 ĝis 1797, ĝi apartenis al la Venecia respubliko. Estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj: arto atingis subliman nivelon kaj ekonomiko prosperis. La 16-a jarcento estis epoko de la granda renesanca arkitekto Andrea Palladio, kiu heredigis al Vicenza kaj al tuta mondo nesubstitueblan arkitekturan propraĵon. Liaj ĉefkonstruaĵoj estas la Basilica Palladiana (Baziliko de Palladio), la Teatro Olimpico (Olimpika Teatro) kaj la vilao nomata Rotonda (Vilao Ronda). La tradicio de Palladio estis daŭrata de Vincenzo Scamozzi kaj aliaj arkitektoj ĝis la 18-an jarcenton.

En la 19-a jarcento, post la falo de Napoleono, Vicenza fariĝis aŭstrian urbon; fine, ĝi eniris en la Itala regno en la 1866. Dum la unua mondmilito oni batalis en la montaro de la provinco; dum la dua mondmilito la urbo estis tre difektata de Aliancana bombardado.

De la 1950-aj jaroj, forta ekonomika kaj industria kreskado transformis ĝin je prospera urbo.

Sciindaj informoj redakti

Famuloj redakti

Esperanto redakti

Fondiĝis loka Esperanto-grupo tie en 1922.

Elstaraj urbanoj redakti