Remio Palemono

Remio Palemono, Quintus Remmius Palaemon[1]Lucius Orbilius Pupillus[2] estis romia gramatikisto de latino el Vicenza kiu vivis en la epoko de la imperiestroj Tiberio kaj Klaŭdio.

Remio Palemono
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
en Vicenza
Morto 30-an de novembro 99 (0099-11-30) (0-jara)
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo filologo • grammarian • verkisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

El Suetonio,[3] oni scias, ke li estis origine sklavo kiu akiris sian liberon kaj instruis gramatikon en Romo.[4] Suetonio konservis kelkajn anekdotojn de lia elspezema kaj aroganta karaktero.[4] Li vivis tiom lukse ke li banis sin kelkajn fojojn tage. Kaj Tiberio kaj Klaŭdio sentis, ke li estas tro diboĉema por permesi al knaboj kaj junuloj esti fiditaj al li. Li aludis al la granda gramatikisto Varono kiel "porko." Tamen, li havis rimarkindan memoron kaj verkis poezion en nekutimaj metrikoj, kaj li ricevis grandan reputacion kiel instruisto;[4] Oni diras, ke kaj Kvintiliano kaj Persius estis liaj lernantoj.[4]

VerkojRedakti

Lia perdita Ars,[5] nome sistemo de gramatiko tre multe uzita en sia propra tempo kaj de postaj gramatikoj, enhavis regulojn por ĝusta dikcio, ilustrajn citaĵojn kaj studis barbarismojn kaj solecismojn.[4][6] Konservata Ars grammatica (malkovrita de Giovanni Pontano en la 15a jarcento) kaj aliaj negravaj traktaĵoj pri similaj studobjektoj estis erare atribuitaj al li.[4]

Inter la verkoj atribuitaj al Palemono estas Kanto pri pezoj kaj mezuroj (Carmen de Ponderibus et Mensuris)[7][8] nune datita inter la fino de la 4a kaj komenco de la 6a jarcentoj.[9][10] En tiu poemo, unuafoje eldonita en 1528,[11] la termino gramma estas uzata por pezo egala al du oboloj.[12] (Du oboloj — unu diobolo — korespondas al 1/24ono de romia unco aŭ ĉirkaŭ 1.14 gramoj.) Tio finfine kondukis al la adoptado de la termino gramo kiel unuo de pezo (kaj poste de maso) fare de la franca Nacia Konvencio en 1795.

NotojRedakti

  1. Kolendo (1984).
  2. Burman (1731).
  3. Suetonio, De Grammaticis, 23.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Palaemon, Quintus Remmius". Encyclopædia Britannica. 20 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 523.
  5. Juvenalo, 7.215.
  6. Juvenalo, 6.452.
  7. Poetae Latini Minores, 5.71–82.
  8. Burman (1731).
  9. F. Hultsch, Metrologicorum scriptorum reliquiae 2, 1866, 88-98.
  10. J. Gruber, "Carmen de ponderibus et mensuris" en Der Neue Pauly (2006 [1964]).
  11. Johann, Setzer, Aurelij Cornelij Celsi, De re medica, libri octo eruditissimi. Q. Sereni Samonici Praecepta medica, uersibus hexametris. Q. Rhemnij Fannij Palaemonis, De ponderibus [et] mensuris, liber rarus [et] utilissimus.
  12. Lewis, Charlton T.; et al. (1879), "gramma", A Latin Dictionary.

BibliografioRedakti

  • Burman, Pieter [Petrus Burmannus] (1731), Poetae Latini Minores sive Gratii Falisci Cynegeticon, M. Aurelii Olympii Nemesiani Cynegeticon, Et Ejusdem Eclogae IV, T. Calpurnii Siculi Eclogae VII, Claudii Rutilii Numatiani Iter, Q. Serenus Samonicus De Medicina, Vindicianus sive Marcellus De Medicina, Q. Rhemnius Fannius Palaemon De Ponderibus & Mensuris, et Sulpiciae Satyra cum integris Doctorum Virorum Notis & quorumdam excerptis, Vols. I & II, Leiden: Conrad Wishoff & Daniël Gödval.
  • Marschall, C. (1887), De Remmii Palaemonis Libris Grammaticis.
  • Kolendo, J. (1984), "De Q. Remmio Palaemone Grammatico et Agricola", Meander, No. 39, pp. 407–418.
  • Nettleship, Henry (1886), "Latin Grammar in the First Century", Journal of Philology, No. 15.
  • Olenic, R.M. (1963), "Reconstitution de l'Ars grammatica de Q. Remmius Palémon", Problèmes de Philologie Classique, Vol. III, Lvov: Univ. I. Franka, pp. 98–107.
  • Sandys, John Edwin (1906), History of Classical Scholarship, 2a eld.