Juvenalo

Juvenalo (latine, Decius Junius Juvenalis) estis latina poeto de la malfrua 1-a kaj frua 2-a jarcentoj, kiu famas pro siaj satiroj.

Juvenalo
Persona informo
Decimus Iunius Iuuenalis
Naskiĝo 1-an de januaro 2055 (2055-01-01)
en Akvino
Morto 30-an de novembro 199 (0199-11-30) (-1856-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo poeto • verkistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Satiroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 

Pri la vivo de Juvenalo malmulto certas. Verŝajne li estis filo, aŭ adopta filo, de eks-sklavo, kaj studis retorikon sub Kvintiliano; kaj dumtempe aŭ TrajanoDomitiano ekzilis lin de Romo al Egiptujo ĉar li insultis aktoron favoratan de la imperiestro.

Satiroj redakti

 
Saturae, verko eldonita en 1535.

Juvenalo verkis 16 vers-satirojn, el kiuj la 16-a parte perdiĝis. Ili akre kritikis la morojn kaj la ekstavagancon de romianoj, kaj notindas pro sia iom sovaĝa lingvo (kontraste al la pli milda tono de la satiroj de Horacio). La poemoj donas detalan, kvankam karikaturan, bildon de liaepoka vivmaniero.

La satiroj ege influis postajn poetojn kaj verkistojn, kiel John Dryden, Jonathan Swift, Alexander Pope kaj Samuel Johnson.

Vidu ankaŭ redakti