Verono

komunumo de Italio

Verono (itale Verona) estas komunumo en la nordo de Italio kaj ĉefa loko de la samnoma provinco. Ĝi situas ĉe la bordoj de la rivero Adiĝo en la itala regiono Venetio (itale Veneto ['ve:neto]). En Verono (1) Arkivigite je 2006-10-15 per la retarkivo Wayback Machine loĝas 256.110 homoj.

Verono
komunumo de Italio • urbo • urbego • urba areo • Italian city-state
Ŝtato  Italio
Regiono Veneto
Provinco VR Verono
Geografia situo 45° 26′ N, 10° 59′ O (mapo)45.43333333333310.983333333333Koordinatoj: 45° 26′ N, 10° 59′ O (mapo)
Alto super marnivelo 59 m
Areo 206,63 (2005) km²
Loĝantaro 255 588 (2023)
Loĝdenso 1285 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Avesa, San Michele Extra, San Massimo all'Adige, Quinzano, Quinto di Valpantena, Poiano di Valpantena, Parona di Valpolicella, Montorio Veronese, Mizzole, Marchesino, Chievo, Cà di David e Moruri
Najbaraj komunumoj Bussolengo, Buttapietra, Castel d'Azzano, Grezzana, Mezzane di Sotto, Negrar, Pescantina, Roverè Veronese, San Giovanni Lupatoto, San Martino Buon Albergo, San Mauro di Saline, San Pietro in Cariano, Sommacampagna, Sona, Tregnago, Villafranca di Verona
Patrono Sankta Zenono
Festa tago 21-a de majo
Nomo de loĝantoj veronesi
Poŝtkodo 37100
Imposta kodo L781
Kodo laŭ ISTAT 023091
Telefona prefikso 045
Retpaĝo comune.verona.it
Loko en mapo
vdr
la rivero Adiĝo en Verono
la antikva "ŝtona ponto" Ponte Pietra, konstruita proksimume en 100 antaŭ nia erao

Historio redakti

La Verona Proceso (itale processo di Verona) okazis en la Itala Sociala Respubliko (ISR) por puni - pere de kvin preskaŭ tujaj mortopunoj kaj unu 30-jara enprizonigo - la membrojn de la Granda Faŝisma Konsilantaro kiuj faris la "krimon" voĉdoni por la elpostenigo de Benito Mussolini en la Reĝlando Italio kaj estis poste arestitaj fare de la trupoj de Mussolini. La juĝo okazis en Verono inter la 8a kaj la 10a de januaro 1944. La ekzekuto de la kvin kaptitoj kiuj estis kondamnitaj al mortopuno estis plenumita tujtuje, fare de pafroto, matene de la 11a de januaro 1944.

Servoj redakti

Famuloj redakti

Esperanto redakti

Ekzistas urba Esperanto-grupo, kies unua granda internacia evento estis la 3-a Itala Kongreso de Esperanto kun eksterlandaj gastoj, kiu okazis en Verono la 6-a ĝis 8-an de aŭgusto 1912. En la urbo situas strato Via dell'Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti