Albany (Nov-Jorkio)

Ĉefurbo de Novjorkio, Usono

Albany, Esperantigita "Albeno", estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato Nov-Jorkio kaj ankaŭ de loka kantono Albany. La urbo havis 100 104 loĝantojn (en 2015), sed la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de 1 170 483. Albany situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.

Albany
Albany New York Compilation.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Flago-de-Usono.svg Usono
Subŝtato Flag of Wyoming.svg Nov-Jorkio
Kantono Albany
Poŝtkodo 12201–12212 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 224  (2020) [+]
Loĝdenso 1 746 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo)42.65-73.766666666667Koordinatoj: 42° 39′ N, 73° 46′ U (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Areo 56,813795 km² ( 568 1.3 795 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Situo de Albany

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Albany, New York [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Albany.
  • loko: 42.65 Norde, 73.75 Okcidente
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)

HistorioRedakti

Henry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis Fort Orange, la situo de la nuntempa Albany, en la jaro 1624.

La nomo Albany estas anglalingva versio de skotgaela Alba ("Skotlando")

VidindaĵojRedakti

En la centro de Albeno estas la Imperia Ŝtata Placo, konstruita de la ŝtatestro Nelson A. Rockefeller, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albany.

Eksteraj ligilojRedakti