Futurismo estas literatura kaj artista movado de la eko de la 20-a jarcento, kiu malagnoskas la estetikon tradician kaj fervorigas la modernan mondon, interalie la urban civilizacion, la maŝinojn kaj la rapidon.

"Specialaj Formoj de Kontinueco en Spaco" (1913) de Umberto Boccioni
"Strataj Bruoj En La Domon" (1911) de Umberto Boccioni

Historio redakti

Futurismo estas literatura skolo aperita en Italio en la komenco de 20-a jarcento. Ĝia ĉefa reprezentanto estis la faŝisma verkisto Filippo Tommaso Marinetti (Alessandria, 1876-1944).

Marinetti havis grandan influon en sia tempo, ĉefe en Rusio kaj Brazilo, sed lia skolo rapide perdis intereson. En Rusio, la Rusa Futurismo aligis al Komunismo kaj en Brazilo perdis tutan politikan emon. La ĉefa verkisto de rusa futurismo estis Vladimir Majakovskij.

Esperanto redakti

En 1914 en Odessa aperis la unua libro de Nikolaj Borisov en Esperanto Intima parolad', poezio de ego-futuristoj, nura dokumento de futurismo en Esperanto.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti