Viterbo
komunumo de Italio
Viterbo estas urbo kaj komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Latio kaj al la provinco Viterbo. Fine de 2018 en la komunumo vivis 67 798 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Bagnoregio, Bomarzo, Canepina, Caprarola, Celleno, Civitella d'Agliano, Graffignano, Marta, Monte Romano, Montefiascone, Ronciglione, Soriano nel Cimino, Tuscania, Vetralla kaj Vitorchiano.
Viterbo | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | VT Viterbo |
Geografia situo | 42° 25′ N, 12° 7′ O (mapo)42.41861111111112.109444444444Koordinatoj: 42° 25′ N, 12° 7′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 326 m |
Areo | 406,28 km² |
Loĝantaro | 67 798 (2018) |
Loĝdenso | 167 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Fastello, Grotte Santo Stefano, Sant'Angelo, Monterazzano, Bagnaia, La Quercia, San Martino al Cimino |
Najbaraj komunumoj | Bagnoregio, Bomarzo, Canepina, Caprarola, Celleno, Civitella d'Agliano, Graffignano, Marta, Monte Romano, Montefiascone, Ronciglione, Soriano nel Cimino, Tuscania, Vetralla kaj Vitorchiano |
Patrono | Sankta Rosa de Viterbo |
Festa tago | 4-a de septembro |
Nomo de loĝantoj | (itale) viterbesi |
Poŝtkodo | 01100 |
Imposta kodo | M082 |
Kodo laŭ ISTAT | 056059 |
Telefona prefikso | 0761 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
GeografioRedakti
Viterbo kuŝas sur vulkandevenaj montetoj, ĉirkaŭ je 300 m super la marnivelo.
NomoRedakti
La nomo Viterbo devenas el la latinaj vortoj vetus (malnova) kaj urbs (urbo). Do Viterbo signifas "malnova urbo".
VidindaĵojRedakti
- Katedralo de sankta Lorenco, fondita en la 12-a jarcento
- Preĝejo nova de sankta Maria, fondita en 1080 kaj sufiĉe bone konservita, kun pluraj mezepokaj artaĵoj
- Preĝejo de sankta Silvestro, ankaŭ mezepoka
- Palaco de la Papoj, konstruita ĉirkaŭ 1260, fama pro la konklavo plej longdaŭra en la tuta historio de la papoj (de 1268 al 1271)
- Mezepoka kvartalo
- Urba muzeo
ktp