Proceso de Verono

(Alidirektita el Verona Proceso)

La Verona Proceso (itale processo di Verona) okazis en la Itala Sociala Respubliko (ISR) por puni - pere de kvin preskaŭ tujaj mortopunoj kaj unu 30-jara enprizonigo - la membrojn de la Granda Faŝisma Konsilantaro kiuj faris la "krimon" voĉdoni por la elpostenigo de Benito Mussolini en la Reĝlando Italio kaj estis poste arestitaj fare de la trupoj de Mussolini.

Galeazzo Ciano kaj la aliaj juĝitoj en la Verona proceso.

Tiu estis elstara okazaĵo de la periodo de la Dua Mondmilito.

La proceso redakti

Post la Aliancana invado de Sicilio, la Granda Faŝisma Konsilantaro voĉdonis la 25an de julio 1943, pere de 19 kontraŭ 8 kaj unu memdeteno, elpostenigi Mussolini el lia funkcio kiel Duce. Kiam Mussolini malakceptis tiun decidon kaj sian propran demision fare de la reĝo, li estis arestita. Septembre 1943, germanaj paraŝutistoj savis Mussolini el liaj kaptintoj pere de la ŝturmatako de Gran Sasso aŭ Operaco Kverko. Li estis poste instalita kiel la estro de la Itala Sociala Respubliko, fakte pupa ŝtato de Nazia Germanio.

Pro premo de la germanaj aŭtoritatoj, la ISR persekutis la komplotintojn kiujn ili povis trovi, ses nombre. Tiuj estis Giovanni Marinelli; Carlo Pareschi; Luciano Gottardi; Galeazzo Ciano, la iama ministro de eksterlandaj aferoj kaj bofilo de Mussolini; la marŝalo Emilio De Bono; kaj Tullio Cianetti. La ses kaptitoj estis konsideiraj kulpaj, kaj ĉiuj, escepte Cianetti, estis kondamnitaj al mortopuno. Ankaŭ aliaj tri el la deknaŭ elstaruloj kiuj estis voĉdonintaj kontraŭ Mussolini, kvankam nekaptitaj, estis juĝitaj kaj kondamnitaj al mortopuno in absentia (foreste), inter kiuj Dino Grandi, kiu estis respondeca pri la organizado de la kunsido de la 25a de julio.

La juĝo okazis en Verono inter la 8a kaj la 10a de januaro 1944. La ekzekuto de la kvin kaptitoj kiuj estis kondamnitaj al mortopuno estis plenumita tujtuje, fare de pafroto, matene de la 11a de januaro 1944. La kondamnitoj estis ligitaj al seĝoj kaj pafitaj al dorso fare de pafroto de nigr-ĉemizuloj, sub superrigardo de oficiroj de SS kiuj fotis la okazaĵon.[1]

Notoj redakti

  1. Mussolini - en studie i makt de Göran Hägg, (ISBN 978-91-1-301949-9), p.333

Bibliografio redakti

  • Giorgio Bocca, La Repubblica di Mussolini, Ed. Mondadori.