Giovanni Marinelli

Giovanni MARINELLI (Adria, Veneto, 18a de oktobro 1879 - 11a de januaro 1944) estis itala faŝisma politikisto.

Giovanni Marinelli
Persona informo
Giovanni Marinelli
Naskiĝo 18-an de oktobro 1879 (1879-10-18)
en Adria
Morto 11-an de januaro 1944 (1944-01-11) (64-jaraĝa)
en Verono
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis riĉulo kaj kontribuis al la faŝisma sukceso financante la disvolvigon de la Marŝado al Romo, spite la fakton ke li havis liberecanajn ideojn dekomence. Sekretario de la Nacifaŝisma Partio, li kreis la Ceka, nome sekreta polico bazita sur la modelo de la soveta Ĉeka. La Ceka tuj iĝos terorista roto, respondeca ekzemple de la murdo de Giacomo Matteotti, elstara membro de la opozicio al la faŝisma reĝimo.

Juĝita kaj esplorita pro lia kapto (sed ne pro la murdo), Marinelli estis defendita de Roberto Farinacci kaj li ricevis malpezan punon. Lia amikeco kun Benito Mussolini permesis, ke li eĉ ne plenumis ĝin totale. Li restis eksterpolitike dum la plej parto de la du jardekoj de la reĝimo, kaj ŝajne li estis en la opozicio interne al Mussolini (ankaŭ ene de la partio).

Kiel membro de la Granda Faŝisma Konsilantaro, la 25a de julio 1943 aliĝis al la puĉo preparita de Dino Grandi kontraŭ Mussolini. Kiam la nazioj helpis Mussolini restarigi sian povon en la nordo de Italia, kiel estro de la Itala Sociala Respubliko, Marinelli estis kondamnita pro perfido dum la Proceso de Verono kaj ekzekutita per pafado la 11an de januaro 1944, kun la iama Ministro de Eksteraj Aferoj, Galeazzo Ciano kaj la marŝalo Emilio de Bono, inter aliaj.

Bibliografio redakti

  • "Giovanni Marinelli" de Ivanoe Fossani - Hnos. Palombi Editores - Roma