Aliancana invado de Sicilio

La aliancana invado de Sicilio dum la Dua Mondmilito startis en la nokto de la 9a al la 10a de julio 1943 kaj finis la 17an de aŭgusto per venko fare de la Aliancanoj. La invado de la insulo Sicilio estis nomita Operaco Husky kaj komenciĝis per granda operaco kaj amfibia kaj aera, sekvita de surtera kampanjo de ses semajnoj kio komencigis la italan kampanjon.

Usona tanko Sherman en Sicilio dum la aliancanaj elŝipiĝoj.

Husky estis la amfibia operaco plej granda de la Dua Mondmilito ĝis tiam, laŭ kvanto de elŝipigitaj homoj sur la strandoj kaj laŭ etendo. Strategie, la sicilia operaco atingis la proponitajn celojn fare de la aliancanaj planistoj. La aerarmej kaj ŝiparmeaj fortoj de la Akso estis elpelitaj for de la insulo; la vojoj de la Mediteraneo estis klarigitaj kaj Mussolini estis arestita fare de la Granda Faŝisma Konsilantaro kaj la Reĝo. Oni malfermis la vojon al la invafo fare de la Aliancanoj de Italio, kiu dekomence ne estis konsiderita necesa kiel pluigo de la Operaco Husky.

Partoprenis fortoj ĉefe de Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Kanado, dum de la Aksa flanko fortoj de Germanio kaj Italio. La Aliancanoj suferis pli ol 5 000 mortojn (sed ĝis pli ol 28 000 perdojn enkalkultante ankaŭ vunditojn), dum la fortoj de la Akso preskaŭ 30 000 perdojn de mortoj kaj vunditoj, plus 140 000 militkaptitoj.