Korfuo

Grekia insulo en Ionia Maro

Korfuo (greke Κέρκυρα Kerkira) estas insulo de Grekio en la Ionia Maro, kun ĉirkaŭ 114 000 loĝantoj (2004). Ĝi ĝis administra reformo de 2010 kun la najbaraj insuletoj konsistigis la provincon Korfuo, kiu ekde 2011 nomatas regiona distrikto Kerkira aŭ Korfuo.

Korfuo
insulo [+]

AkvejoIonia maro, Mediteraneo

Koordinatoj39° 36′ N, 19° 52′ O (mapo)39.619.87Koordinatoj: 39° 36′ N, 19° 52′ O (mapo)
- koordinatoj39° 36′ N, 19° 52′ O (mapo)39.619.87Koordinatoj: 39° 36′ N, 19° 52′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Pantokrator [+]
Areo626 km² (62 600 ha) [+]
Loĝantaro100 854 [+] (2011)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo490 82, 490 83, 490 84, 491 00 [+]

Korfuo (Grekio)
Korfuo (Grekio)
DEC
Map
Korfuo

Vikimedia Komunejo:  Corfu [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi situas en sama latitudo kiel la albana–greka limo, antaŭ la bordoj situas Epiro. Ĝi longas ĉirkaŭ 55 km, larĝas ĉirkaŭ 25 km, havas la areon de 593 km². La insulo konsistas el kalkoŝtono, la norda surfaco estas montara-vala dum la suda ebenaĵa. Ĝia plej alta pinto estas la Pandokrator-monto (906m), situanta nordoriente.

Korfuo estas bone provizita per akvo, la grundo estas produktema, oni kultivas tie olivarbon, figon, oranĝon, citronon, vinberon, migdalon kaj maizon.

La ĉefaj eksportaj produktoj estas la olivoleo, fruktoj, grenoj kaj vino. La industrio produktas safon kaj teksaĵon.

Sur orienta duoninsulo de la insulo situas la plej granda haveno, administra centro Kerkira.

Historio redakti

La korintanoj fondis tie kolonion en 735 a.K., ĝin konkeris en ĉirkaŭ 600 a.K. la korinta tirano Periandros, sed la insulo poste denove sendependiĝis. En la 3-a jarcento a.K.. la insulo estis konkerita de iliroj, romianoj, kiuj lastaj faris ĝin mararmean apogbazo, sed la insulo restis sendependa.

En la postaj jarcentoj, la insulon posedis vandaloj, gotoj, langobardoj, saracenoj, normanoj, reĝo de Sicilio (1259), respublikoj de Ĝenovo kaj Venecio (1401-1797). Poste posedis ĝin Francio, sed iĝis brita protektorato en 1815. La brita okupado kondukis al akra kontraŭstaro, tiel en 1864 Korfuo kun aliaj jonaj insuloj venis en posedon de Grekio.

Dum la unua mondmilito, tien fuĝis grava parto de la serba armeo kaj la reĝa familio. Tie okazis la Deklaro de Korfuo, kiu estis interkonsento pri estigo de Jugoslavio.

De la 31-a de aŭgusto ĝis la 27-a de septembro 1923 Italio okupis Korfuon kiel garantio, postulante kompensacion pro mortigo de kvar italaj oficiroj en Grekio (Vidu Okupo de Korfuo).

Dum la dua mondmilito Italio bombardis la urbon kaj denove okupis ĝin. Ilin sekvis la germanoj (1941–44).

La insulon reakiris Grekio en 1944.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti