Kerkira (regiona distrikto)

La regiona distrikto KerkiraKerkira regiona unuo (greke Περιφερειακή Ενότητα Κέρκυρας, Periferiakí Enótita Kérkyras) estas la plej granda el la kvin regionaj unuoj en la regiono Ioniaj Insuloj de Grekio. Ĝi konsistas el la tri komunumoj de la insulo Korfuo kun ĉirkaŭaj insuletoj, la Diapontaj Insuloj kaj la Paxi-insularo. La administra centro estas la regiona ĉefurbo Kerkira (Korfuo).

skema mapo pri la situo en Grekio
pli detala esperantlingva mapo

La teritorio estis formita kiel provinco post la aneksado de la Ioniaj Insuloj al Grekio en 1864. Kun la administra reformo de 2010, la provinco estis dissolvita kaj ĝiaj potencoj pasitaj al la regiono Ioniaj Insuloj kaj la lastatempe asignitaj municipoj. La areo komence konsistis el la du municipoj de Kerkira kaj Paksoj (Paxi), ekde revizio en 2019 de la municipoj de Kendriki Kerkira ke Diapondia Nisia ("Centra Kerkira kaj Diapontaj Insuloj"), Notia Kerkira ("Suda Kerkira"), Voria Kerkira ("Norda Kerkira") kaj Paxi ("Paksoj", precipe la insuloj Paxos, "Pakso", kaj Antipaxos, "Malpakso"). Kun 20 el 41 deputitoj en la regiona konsilio de la Ioniaj Insuloj, la regiona distrikto Kerkira havas relativan plimulton de la mandatoj, sed havas neniun plian politikan signifon kiel regiona aŭtoritato.

la historia urbocentro kaj la fortikaĵo de Kerkira