Girolamo Fracastoro

Ĝirolamo Frakastoro (1476-1553) estis itala humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo. Li estis kolego kaj amiko de Nikolao Koperniko (1473-1543) kaj profesoro pri logiko en la Universitato de Padovo. Kiel arkiatro de la papo Paŭlo la 3-a li dediĉis al ĉi-lasta sian verkon Homocentrica (1538)[1].

Hieronimo Frakastoro
(1476-1553)
Itala kuracisto, filozofo, astronomo, geografo kaj beletristo.
Itala kuracisto, filozofo, astronomo, geografo kaj beletristo.
Persona informo
Girolamo Fracastoro
Naskonomo Girolamo Fracastoro
Naskiĝo 1476
en Verono,  Italio
Morto 6-a de aŭgusto 1553
en Affi,  Italio
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto
geografo
astronomo
matematikisto
poeto
epidemiologo
lektoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas unu el la fondintoj de la Moderna Patologio[2] kaj kiel tia li unu el la unuaj kiuj suspektis kaj konfirmis, ke la infektoj[3] estas kaŭzataj de ĝermoj malsanportantaj (Mikroba teorio pri malsanoj), kaj havas la kapablon pri multobligo en la homorganismo kaj de alies kontaĝo per la spirado kaj aliaj kontaktoformoj. Li ankaŭ verkis pri la sifiliso[4] kaj la tifo[5]. Kiel astronomo, li unue malkovris, kune kun Petro Apiano (1495-1552), ke la kometa vosto ĉiam sekvas la direkton de la Suno sed en kontraŭa vojo al tiu astro. En 1538, li priskribis instrumenton kun astronomia funkcio, konkretigita de Galileo dek jarojn poste sub la nomo teleskopo[6].

Elektita verkaro

redakti
 
Opera omnia, 1555

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti