Poliziano

itala verkisto
(Alidirektita el Angelo Poliziano)

Anĝelo Policiano aŭ "Agnolo Poliziano" (1454-1494) estis itala humanisto, poeto, latinisto, helenisto, profesoro pri retoriko en la Universitato de Florenco, kiu publikigis verkojn kaj latine, greke kaj itale. Li konsideris sin humanisto kaj li ĉiam defendis la liberan artisman kreadon, sen la kateno al la grandaj klasikaj verkistoj de la antikveco.

Anĝelo Policiano
(1454-1494)
humanista Italicus
humanista Italicus
Persona informo
Angelo Poliziano
Naskonomo Angelo Ambrogini
Naskiĝo 14-a de junio1454
en Montepulciano,  Italio
Morto 29-a de septembro 1494
en Florenco,  Italio
Mortis per veneno vd
Tombo Florenco vd
Lingvoj italalatina vd
Loĝloko Florenco vd
Ŝtataneco Respubliko SienoRespubliko Florenco vd
Alma mater Studio fiorentino
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • universitata instruisto • filologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Anĝelo Ambroĝini (lia originala nomo) estis filo de itala juristo. Kiam li estis 10-jaraĝa, lia patro estis mortigita kaj la infano estis sendita al la domo de parencoj en Florenco, en la studio kie li estis edukita de humanistoj. La dediĉo de Policiano al Lorenzo de Mediĉo de parta tradukado de la Iliado markis la komencon de vivolonga amikeco kun la reganto Mediĉo, kaj kelkatempe li estris la kancelierecon de Lorenco kaj estis mentoro de liaj du infanoj.

Kiam li perdis la lastan postenon, en 1479, Policiano abrupte lasis la palacon de la Mediĉoj en "Cafaggiolo", en majo, kaj post mallonga restado en la palaco de la Mediĉoj, en Fiezolo, li translokiĝis al Mantovo sub la patroneco de la kardinalo Francesco Gonzaga (1444-1483). Tamen, en la sekva jaro, li repaciĝis kun Lorenco, reiris al Florenco kaj en la "Studio fiorentino" li sukcesis la katedron pri la greka kaj latina rektoriko. En 1477, Policiano fariĝis prioro de Sankta Paŭlo, kaj en 1486, li estis nomumita kanoniko de la katedralo Sankta Maria del Fiore.

Li plenumis plurajn politikajn misiojn al Lorenco kaj, kune kun Johano Piko de la Mirandolo li traesploris la urbojn en la nordo de Italio serĉe de libroj kaj manuskriptoj por la Biblioteko de la Mediĉo, en 1491. La postaj jaroj en la vivo de Policiano pasiĝis inter Fiezolo, kie Lorenco havis palacon tie, kaj Florenco, kie li mortis en la 29-a de septembro 1494.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti