Francesco Filelfo

Francisko FILELFO (n. en Tolentino, en la 25-a de julio 1398 - m. en Florenco, en la 31-a de julio 1481) estis itala humanisto, filologo, klerulo, pedagogo, poeto, helenisto kaj tradukisto.

Franciscus Philelphus
(1398-1481)
itala humanisto
itala humanisto
Persona informo
Naskiĝo 25-a de julio 1398
en Tolentino,  Italio
Morto 31-a de julio 1481
en Florenco,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Lingvoj latinaitalaantikva greka vd
Ŝtataneco March of Ancona vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Familio
Infanoj Gianmario Filelfo vd
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto • diplomato • poeto • oratorofilozofo • klasika filologo • humanisto • verkistoskribisto vd
Laborkampo poezio • kreiva kaj profesia verkado • klasika filologiofilozofio • lingvoinstruado • humanismo • translating activity • retoriko vd
Aktiva en BolonjoSienoFlorencoPavioMilano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Exercitatiunculae,
verko eldonita en 1448

Inter 1416 kaj 1417, Filelfo komencis en la Universitato de Padovo siajn studojn pri gramatiko, retoriko kaj latina lingvo, kie liaj profesoroj estis Gasparino Barzizza kaj Paŭlo Veneto (1369-1429)[1][2]. Tie li havis la oportunon konatiĝi kun Georgo de Trebizondo kaj Andreo Chrysobergès (1380-1451)[3], kaj ili fariĝis intimaj amikoj. En 1417, kiam li estis nur 18-jara, lia beletra reputacio estis tiel granda, ke li estis invitita instrui elokventecon kaj moralan filozofion en Venecio. Kiel estis tradicio en Italio, li komencis instrui pri la lingvaĵo kaj la beleco de la ĉefaj latinaj aŭtoroj, Cicerono kaj Vergilio, kiuj estis konsideritaj la majstroj de la morala scienco kaj de la retorika eleganteco.

Agnoskita de la societo de la plej renomaj beletristoj kaj de la plej eminentaj veneciaj patricioj, estis al li proponita katedro por la publika instruado, en Vicenco, kaj, en 1419, dank'al influo de sia patrono, Leonardo Ĝustiniani (1388-1446)[4] sur la senato, li nomumiĝis al la grava posteno kiel notario kaj kanceliero por la administraj kaj feŭdaj aferoj en Konstantinopolo. Al ĉi tiu nomumo, kiu cetere estis tre deziregata de la tiama klera junularo, avidantaj je loka akirado rilate al la konado de la grekaj lingvo kaj literaturo, Filelfo antaŭ longe sin preparis, kaj tio rezultis, laŭ Johano Krizoloras (1360-1422)[5], je interveno el sia profesoro Guarino da Verona, kiu, inter 1403 kaj 1406, okupis tiun postenon en la urbo. Kun la necesa preparo por la konkero de la ofico kiel sekretario de la kanceliero, Filellfo, en la 14-a de julio 1420 fariĝis civitano de Venecio, kaj vojaĝis al la bizanca ĉefurbo en la fino de la sama monato. Iom poste li edziĝis al Teodora Crysoloras, nevino de Manuelo Krizoloras, la bizanca klerulo, kiu enkondukis la grekan kulturon en Italio, kaj je rekomendo de ĉi lastulo, li partoprenis en multenombraj diplomatiaj misioj de la imperiestro Johano la 8-a Paleologa.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj