Kosimo de Mediĉo
Kosimo de Mediĉo, aŭ itale Cosimo de' Medici (n. la 27-an de septembro 1389 en Florenco - m. la 1-an de aŭgusto 1464 samloke) estis itala bankisto kaj ŝtatestro. Li estas rigardita kiel la fondinto de la politika dinastio de la Mediĉoj, kiuj neoficiale regis Florencon dum la plej granda parto de itala Renesanco. Kosimo estis kromnomita "Kosimo la pliaĝa" (Cosimo il Vecchio) aŭ "Cosimo Pater Patriae". Li estis la filo Giovanni di Bicci de' Medici kaj de Piccarda de Bueri.
Kosimo de Mediĉo (1389-1464) | |
---|---|
![]() itala bankisto kaj ŝtatestro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-a de Septembro 1389 en Florenco, Italio |
Morto | 1-a de Aŭgusto 1464 en Florenco, Italio |
Tombo | Baziliko de Sankta Laŭrenco |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Palazzo Medici Riccardi |
Ŝtataneco | Florenco |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Giovanni di Bicci de' Medici |
Patrino | Piccarda Bueri |
Frat(in)o | Lorenzo the Elder |
Edz(in)o | Contessina de' Bardi |
Infanoj | Piero di Cosimo de' Medici • Giovanni di Cosimo de' Medici • Carlo de' Medici |
Parencoj | Alessandro de' Bardi |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • bankisto |
Post la morto de sia patro en 1429, li kontraŭis la oligarkian reĝimon, kiu tiam regis Florencon kaj estis kontrolita de la rivala familio Albizzi. La influo de Kosimo, tre lerta politikisto, despli graviĝis, kiam la oligarkestro Rinaldo Albizzi arestigis lin en 1433 pro akuzo de korupto. Li estis enkarcerigita en la palazzo Vecchio, kaj sekve ekziligita dum dek jaroj.
Vidu ankaŭRedakti
Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574)