Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco)

muzeo en Italio

La baziliko de Sankta Laŭrenco estas unu el la grandaj preĝejoj de Florenco, Italio kaj situas sur la samnoma placo en la historia centro de la urbo. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej antikvaj religiaj konstruaĵoj de Florenco kiu ankaŭ estis tombejo por la honorindaj anoj de la grandkonata familio de Mediĉoj. Ĝi estas ornamita per la famaj artaĵoj de Mikelanĝelo, Donatelo kaj Filippino Lippi (Ne konfuzu kun Filippo Lippi, kiu estis lia patro). Por la malfrua ekspansio kaj aldona konstruo finance subvenciis inter aliaj Giovanni di Bicci de' Medici kaj Kosimo de Mediĉo.

Baziliko de Sankta Laŭrenco
Basilica di San Lorenzo
paroĥopreĝejomalgranda baziliko • former cathedral • muzeokristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Arkitekto Filippo Brunelleschi vd
Estiĝo 1421
Malfermo 393
Lando Italio vd
Situo Florenco
Adreso Piazza San Lorenzo
Poŝtkodo 50100
Situo
Geografia situo 43° 46′ 30″ N, 11° 15′ 14″ O (mapo)43.77488888888911.253863888889Koordinatoj: 43° 46′ 30″ N, 11° 15′ 14″ O (mapo)
Baziliko de Sankta Laŭrenco (Toskanio)
Baziliko de Sankta Laŭrenco (Toskanio)
DEC
Baziliko de Sankta Laŭrenco
Baziliko de Sankta Laŭrenco
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo de Baziliko de Sankta Laŭrenco
Map
Baziliko de Sankta Laŭrenco
Retejo http://www.sanlorenzofirenze.it
vdr
Basilica di san lorenzo 33.JPG
La nefinita fasado de baziliko (Basilica) di san lorenzo en la marketa placo
Ĝenerala vido de la kunmeta komplekso: la baziliko (dekstra flanko, kun la nefinita fasado), la Medici-kapelo kun la kupolo, la klostro kaj la konstruaĵo de la Lorenca biblioteko apud ĝi
Gloro de Florentinaj Sanktuloj ĉe la interno de la kupolo

Historio redakti

Laŭ la tradicio, en la 4-a jarcento la preĝejo estis konstruita apud la piedoj de monteto sur la bordoj de la rivereto Mungoneo, ekster la urbomuroj, kie ordinare estis konstruitaj la preĝejoj tiun epokon, en la romiaj urboj.

En la jaro 393 en la ĉeesto de la episkopo de Milano (poste Sankta Ambrozio) okazis la inaŭguro de la preĝejo, kiu estis dediĉita al la sankta Laŭrenco, torturita en la daŭro de la persekutoj faritaj de la imperiesto Valeriano. Unua episkopo de Florenco estis Zenobio (poste Sankta Zenobio), kiu postmorte entombiĝis en la pregejo.

Dum 300 jaroj la preĝejo estis katedralo de la urbo, tamen, pli poste, oficiala sidejo de la episkopo iĝis la nuntempe vaste konata preĝejo “Katedralo Santa Maria del Fiore”, kromnomita “la Duomo”.

En la jaro 1419 la banko de Mediĉoj subvenciis la rekonstruadon de la preĝe-jo. La fama arkitekto de la Florenca Renesanco Filipo Brunelesci komencis la konstruadon, kiu estis daŭrigita de la arkitekto Antonio Maneti. Ekde tiam la preĝejo iĝis la familia tombejo de Mediĉoj. Kvankam la lasta ano de la familio Ana Maria Luiza de Mediĉoj multe klopodis fini la konstruon de la ekstera fronto de la preĝejo, tio neniam okazis pro financaj problemoj.

Indikaj partoj de la preĝejo redakti

 
rigardo tra la ĉefa navo al la altaro

Ĝi estis starigita kiel kapeleto kaj en la daŭro de la jaroj ĝi iĝis granda kaj mirinda konstruaĵo, kiu entenas krom la ĉefa preĝejo, asketĉelojn, kapelojn, kaŝejojn, tombokelojn kaj bibliotekon.

Malnova Sakristio (Sargestia Vecchia)

La konstruado de la Malnova Sakristio estis komencita en la jaro 1421 kaj poste ĝi estis unuigita kun la ĉefa preĝejo en 1459. La alirejo estas interne de la ĉefa preĝejo. ĜI estis skizita en perfekta kvarangulo de Filipo Brunelesci, kiu uzis korintajn kapitelojn kiel subtenilojn de la kupolo. Oni povus rimarki karakterizajn specimenojn de bizanca arkitekturo, kiel en la ornamaĵoj. Donatelo faris ankaŭ skulptartaĵojn en la ĉambro, en kies centro estas la tombejo de la familio de Mediĉoj.

Nova Sakristio

La konstruado estis komencita en la jaro 1520 de Mikelanĝelo, kiu ankaŭ skizis la cenotafojn de la familio.

La kapelo de Mediĉoj

Ĝi estas la plej bela kaj fama parto de la preĝejo. Temas pri okangula ĉambro, 28 metrojn larĝa, kiu estas kompletigita per mirinda kupolo, 59 metrojn alta, ĉio tio ĉi farita laŭ la skizado de Filipo Brunelesci. La enirejo estas ek-stere, ĉe la placo "Piaza Madona degli Aldobrandini".

La kapelo estis konstruita kiel ekspancio de la ĉefa preĝejo super la tom-bokelo. Tiu ĉi kaŝejo estis pli frue konstruita de Bernardo Buontalenti kaj celis la sekurecon de la mortintoj de la familio de Mediĉoj. En ĝi troviĝas kvindeko da tomboj de homoj el la familio Medici, kiu regis en tiu urbo inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj. Por la monumento, Mikelanĝelo skulptis per plej pura marmoro alegoriojn pri la tempo: Matenkrepusko, Aŭroro, Tago kaj Nokto. La tuta ensemblo celis elstarigi la potencon de tiu historie grava familio.

Ĉe la centro de la atrio estas loko destinita al la metado de la Sankta Tombo, tamen la loko neniam estis tiacele uzita ĉar ĉiuj klopodoj por ŝtelado aŭ aĉeto de la Sankta Tombo malsukcesis.

La biblioteko

La Laŭrenca Biblioteko estis konstruita laŭ ordono de la papo Klemento la 7-a, eksano de la familio de Mediĉoj.

Nuntempe[kiam?] redakti

La preĝejo funkcias kaj uzatas por celebraĵoj. Krom la religianoj, miloj da turistoj senĉese vizitas ĝin pro ĝiaj mondkonataj belegaj artaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti