Subvencio

mona subteno, donata de organizaĵo aŭ registaro, sen atendo de specifa rezulto

Subvencio estas oficiala ŝtata rekta aŭ nerekta monhelpo, donita al privataj entreprenoj, mastrumantoj, ŝtataj instancoj por efektivigi iun publikan, socian celon.

Oni plej ofte subvencias la agrikulturon, trafikon, artojn, sciencajn esplorojn ktp.

Agrikultura subvencio estas registara subvencio pagata al farmistoj kaj agrikulturistoj (negocistoj) por suplementi ties enspezojn, administri la liveron de agrikulturaj havaĵoj, kaj influi la koston kaj liveron de tiaj havaĵoj. Ekzemploj de tiaj havaĵoj estas: tritiko, nutrogrenoj (greno uzata kiel furaĝo, kiaj maizo, sorgo, hordeo, kaj aveno), kotono, lakto, rizo, arakidoj, sukero, tabako, olesemoj kiaj sojofaboj, kaj viando el bovo, porko, kaj ŝafo.

Metodoj de la subvencio redakti

  • rekta helpo per mono aŭ naturaĵoj
  • prezoapogo, la servoj, produktoj aperas sur la merkato sub la produktaj kostoj
  • ŝtata aĉeto je supermerkata prezo
  • impostaj avantaĝoj
  • aliaj: per leĝaj preskriboj, doganpolitiko ktp.

Vidu ankaŭ redakti