Tritiko (Triticum) estas genro de graminacoj (poacoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tritiko

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Triticum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La diversaj tritikoj kaj aliaj specoj de graminacoj (ankaŭ maizo), kiuj havas mueleblajn grajnojn kaj uzeblan farunon, nomiĝas grenoj.

La tritiko konsistigas la plej etendan kultivon por la agro sur ĉiu kontinento. La plej gravaj tritikoeksportaj landoj estas Usono, Kanado, Aŭstralio, Argentino kaj Francio; pri la produkto unuaranga estas Ĉinio, aldonendas Rusio, kaj Ukrainio (vidu la plisubajn statistikojn). Tritiko estas homa baznutraĵo (panogreno) en multaj landoj kaj en la moderna intensa agrikulturo estas ankaŭ multe uzata en la gregobredado. La durum-tritiko (malmola tritiko) havas apartan uzadon por pastaĵoj.

Tritikospecioj alkutimiĝis al seka kaj varma klimato. Antaŭ kelkaj jardedoj oni elfaris krucadon de tritiko kaj sekalo, la rezulto estas nomita tritikalo, kaj ĝi konvenas al pli malvarmeta klimato, kun samtempe la produktpovo de tritiko, tamen tiu novaĵo ne renkontis grandan sukceson, en Francio nur kelkmiloj da hektaroj da tio kultivatas.

Priskribo

redakti
 
tritiko

La spiko enhavas du vicojn da spiketoj kun du ĝis kvin floroj. Unu aŭ du finaj floroj estas viraj aŭ senfruktaj. Kiel elitrigio, latera flanko de spiketo situas kontraŭ la akso de la spiko.

Gravaj specioj

redakti
  • Semtritiko aŭ kutima tritiko (Triticum aestivum L. subsp. aestivum) estas sesploida specio kaj plej vaste kultivita. Multas la komercaj varioj al diversaj klimatoj, kaj laŭvice sinsekvas en la merkato multe pli rapide ol la tradiciaj varioj.
  • Spelto (Triticum aestivum L. subsp. spelta (L.) Thell.) estas ankaŭ sesploida planto, kiu estas kultivita kiel speciala panogreno. La nemature rikoltitaj grajnoj estas mineralriĉaj.
  • Dugrajna tritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estas kvarploido, kiu hodiaŭ ne havas komercan signifon, sed gravas pro genetiko. Ilin uzis la egiptanoj ĝis alveno de la greka okupo, post tio ili ŝanĝis al durumo.
  • Durumomalmola tritiko (Triticum turgidum L. subsp. durum (Desf.) Husn.) estas kvarploido, kiu estas hodiaŭ vaste kultivita en plisudaj landoj kiel materialon por pastaĵoj.
  • Triticum turgidum L. subsp. polonicum (L.) Thell. estas formo de Dugrajna tritiko (kvarploido), kiu en Mez-Eŭropo evoluis. Grava por biologia kultivado.
  • Triticum turgidum L. subsp. turanicum (L.) Thell. estas antikva tritiko eble el Egiptujo, kiu reaperis nuntempe. Ĝi nomiĝas Ĥorasana tritiko .
  • Unugrajna tritiko (T. turgidum monococcum) estas la plej evolue malnova specio, kiu estas kultivita por demonstrado kaj genetikaj esploroj.

Historio de la hejmigo

redakti

La plej malnovaj spuroj de la tritikokultivado estas el la 7-a jarmilo a.K. en la montaraj regionoj de Okcident-Azio. De tie ĝi disvastiĝis al Eŭropo, Nordafriko, Azio, kie ĝi estis grava kultivplanto.

La Unugrajna tritiko (T. dugidum monococcum) estas la origina formo de la kultivitaj tritikoj, kies specioj ankoraŭ vivas sovaĝforme. El tiuj formiĝis per kruciĝo kun aliaj specioj (verŝajne (T. speltoidesAegilops speltoides la tetraploida Dugrajna tritiko, el kiu formiĝis poste la durumo kaj la T. turgidum polonicum.

Per plia hibridigo kun Dugrajna tritiko kaj T. tauschii (aŭ Aegilops squarrosa (Kaprotritiko)) estiĝis la moderna tetraploida tritiko, unue en la Transkaŭkazio, sur la armena altebenaĵo.

Genetiko kaj selektado

redakti

En tradiciaj agrikulturaj sistemoj, tritikaj populacioj kutime konsistas el lokrasoj, kultivataj varioj ne formale klasifikitaj, kiuj ofte konservas altan morfologian diverson. Oni ne plu kultivas lokrasojn en Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed ili restas gravaj aliloke. La origino de formala selektado de tritiko troviĝas en la 19-a jarcento, kiam oni kreis unuliniajn variojn per selektado de semoj de unuopa planto, kies deziratajn ecojn oni rimarkis. Moderna selektado de tritiko evoluis en la komencaj jaroj de la 20-a jarcento, lige kun la evoluo de mendela genetiko. La norma metodo selekti tritikan kultivoformon estas kruci du liniojn post permana senanterigo kaj poste fekundigi la idojn per ĉies propra poleno aŭ endogamie inter si. Oni identigas selektaĵon (t.e. montras, ke ĝi havas la genojn kaŭzantajn la karakterojn de la variaĵo) dek aŭ pli generaciojn antaŭ ol prezenti ĝin kiel variaĵon aŭ kultivoformon.[1]

Gravaj celoj de selektado estas interalie alta grenproduktado, bona kvalito, rezisto kontraŭ malsanoj kaj insektoj kaj tolero de nebiologiaj stresoj, ekzemple mineralaj faktoroj, malseko kaj varmo. En moderklimataj medioj la plej gravaj malsanoj estas, aranĝitaj proksimume de la plej malvarmaklimataj al la plej varmaklimataj: la "okula malsono", la makula malsano kaŭzata de Phaeosphaeria nodorum, la flavastria rusto, melduo, la makula malsano kaŭzata de Septoria tritici, la brunafolia rusto, la velka malsano kaŭzata de Gibberella zeae, la flavmakula malsano kaj nigra rusto. En tropikaj medioj gravas ankaŭ la makuleta malsano.

Ĉe tritiko estas praktikita mutacia selektado, per gama-radiado, ikso-radiado, ultraviola radiado, aŭ damaĝaj kemiaĵoj. La tiel kreitaj tritikvarioj nombras je kelkaj centoj kaj estiĝis ekde 1960, pli multe da ili en pli loĝataj landoj kiel Ĉinujo.[2] Kaj per gama-radia[3] kaj per kutima[4] selektado oni evoluigis panan tritikon kun alta enhavo de fero kaj zinko.

La ĉefa internacia institucio por tritika selektado estas la Internacia Centro por Plibonigado de Maizo kaj Tritiko en Meksiko. La Internacia Centro por Agrikultura Esplorado en la Sekejoj estas alia internacie grava publika tritikselektejo, kvankam ĝi devis translokiĝi el Sirio dum la siria enlanda milito.[5]

Tritiko kaj ĝiaj patogenoj estas en konstanta kunevoluo.[6] Sporproduktaj rustofungoj de tritiko estas adaptitaj por sukcesa dissemado de sporoj, praktike por alta R0.[6] Tial ili tendencas al evoluaj tirpunktoj kun alta R0.[6]

Produktado

redakti

Kelkaj genoj estas gravaj por la produktokvanto de tritiko. Genoj por la naneca trajto, kiujn uzis unue japanaj selektistoj por krei mallongatigan tritikon, havis grandan efikon al la produktado de tritiko tutmonde, kaj estis gravaj faktoroj en la sukceso de la verda revolucio en Meksiko kaj Azio gvidata de Norman Borlaug.[7] Nanigaj genoj permesas ke karbono fiksita en la planto dum fotosintezo estu alicelita al produktado de semoj. Ili ankaŭ helpas kontraŭ la problemo, ke semproduktaj tigoj estas faligitaj de la vento kaj putras sur la grundo, kio okazas pli ofte kiam intensa nitrogena sterkado faras la tritikplantojn pli altaj kaj pli falemaj.[8][9] Ĝis 1997, 81% de la tritikeja areo de malriĉaj landoj jam estis semita per duonnanaj tritikoj, pro kio kaj la produktokvanto kaj la reago al nitrogenaj sterkaĵoj pliboniĝis.[10]

Triticum polonicum, kies glumoj kaj greneroj estas pli grandaj, estas miksita en la ĉefajn tritikajn liniojn por pligrandigi ties grenerojn. Ĝi verŝajne kontribuis tiujn trajtojn al T. petropavlovskyi kaj la portugala lokrasaro "Arrancada".[11][12]

Kiel ĉe multaj plantoj MADS-box influas la kreskon de la floroj, kaj pli specife, kiel ĉe aliaj kultivataj poacoj, grave influas la totalan produktitan pezon de la grenprodukta procezo. Tamen, ĝis 2021 malmulta esplorado estis farita pri MADS-box kaj pri la genetiko de tritikaj floroj kaj spikoj.[11]

La rekorda poarea produktado de tritiko estas proksimume 17 tunoj en hektaro, atingita en Nov-Zelando en 2017.[13]

Rezisto kontraŭ malsanoj

redakti

Sovaĝaj tritikoj, rilataj genroj, kaj aliaj cerealoj, ekzemple sekalo, estas fonto de malsanrezistaj trajtoj por selektado kaj genmodifado de kultivataj tritikoj ekde la jardeko de 1930.[14] Iuj rezistaj genoj kontraŭ Pyrenophora tritici-repentis estas identigitaj, precipe kontraŭ rasoj 1 kaj 5, la plej problemaj en Kazaĥujo.[15] El la sovaĝa parenco Aegilops tauschii fontas kelkaj genoj efikaj kontraŭ TTKSK/Ug99 - nome Sr33, Sr45, Sr46, kaj SrTA1662 - el kiuj Sr33 kaj SrTA1662 estis malkovritaj de Olson k. al. 2013, kaj Sr45 kaj Sr46 estas mallonge revuitaj de la samaj.[16]

Rezisto kontraŭ Gibberella zeae estas alia grava selektocelo. Permarka selektado kun uzo de KASP estas farebla. Singh k. al. 2019 identigis genetikan markon por geno simila al porofaraj toksoj kiu donas reziston kontraŭ G. zeae.[21]

Parazitaj fungoj

redakti
 
Skleroto de Claviceps purpurea kreskante sur semo de Triticum aestivum
 
Skleroto de Claviceps purpurea en grenoj de Triticum aestivum

Oculimacula yallundae, Mycosphaerella graminicola, Puccinia graminis kaj Claviceps purpurea parazitas tritikon.


Taksado de kvalito de tritiko

redakti

Produktado kaj konsumado

redakti
Rikolto de tritiko laŭ jaroj (FAOSTAT)[rompita ligilo]
miloj da tunoj.
Ŝtato 1985 1995 2005 2007
Ĉinio 85 807 102 211 96 160 109 860
Barato 44 069 65 767 72 000 74 890
Usono 65 975 59 404 57 106 53 603
Rusio 30 119 45 500 49 389
Francio 28 784 30 880 36 922 33 219
Kanado 24 252 24 989 25 547 20 641
Aŭstralio 15 999 16 504 24 067 13 039
Germanio 13 802 17 763 23 578 21 367
Pakistano 11 703 17 002 21 591 23 520
Turkio 17 032 18 015 21 000 17 678

Dum la lastaj jardekoj ĉiam Ĉinio estis kun diferenco la plej grava potenco produktanto de tritiko pro la ampleksaj teritorioj dediĉataj al tiu kultivado kaj pro la enorma loĝantaro kiun ĝi devas nutri; Barato preterpasis Usonon jam en la fino de la 20a jarcento ankaŭ pro preskaŭ samaj tialoj. Dume produktiveco estas pli alta en Usono pro pli disvolvigitaj agrikulturaj teknikoj (industria agrikulturo). Prie vidu artikolon Grajna Zono.

 
Tritikokampoj ĉe Palouse, Idaho, Usono.

En 2011, tutmonda pokapa tritikkonsumo estis de 67 kg (148 funt.), kun la plej alta pokapa konsumo de 239 kg (527 funt.) trovitaj en Azerbajĝano.[22] En 1997, tutmonda tritikkonsumo estis 101 kg (223 funt.) pokapa, kun la plej alta konsumo 623 kg (1,373 funt.) pokapa en Danio, sed la plej granda parto de tio (81%) estis por furaĝo.[23] Tritiko estas la primara pormanĝa bazvaro en Nordafriko kaj la Proksima Oriento, kaj kreskas en populareco en Azio. Male al rizo, tritikoproduktado estas pli ĝeneraligita tutmonde kvankam la parto de Ĉinio preskaŭ estas unu-sesono de la mondo.

"Ekzistas malgranda pliiĝo en ĉiujara kultivaĵa rendimenta komparo je la jaro 1990. La kialo de tio estas ne en evoluo de semada areo, sed la malrapida kaj sinsekva kreskado de la mezaveraĝa rendimento. Mezume 2.5 tunoj da tritiko estis produktita en unu hektaro de kultivotereno en la mondo en la unua duono de 1990-aj jaroj, aliflanke tiu valoro estis proksimume 3 tunoj en 2009. En la mondo pokape tritikproduktanta areo ade malpliiĝis inter 1990 kaj 2009 konsiderante la ŝanĝon de monda loĝantaro. Ekzistis neniu signifa ŝanĝo en tritikproduktanta areo en tiu periodo. Tamen, pro la plibonigo de mezaveraĝaj rendimentoj ekzistas iu fluktuo en ĉiu jaro pripensante la pokapan produktadon, sed ekzistas neniu konsiderinda malkresko. En 1990 pokape produktado estis 111.98 kg/pokape/jare, dum ĝi jam estis 100.62 kg/pokape/jare en 2009. La malkresko estas evidenta kaj la pokapa produktad-nivelo de la jaro 1990 ne povas esti realisma samtempe kun la kresko de monda loĝantaro malgraŭ la pliigitaj mezumaj rendimentoj. En la tuta periodo la plej malsupra pokapa produktado estis en 2006."[24]

 
La kombinita Claas Lexion 584 rikoltanta tritikon.

En la 20-a jarcento, tutmonda tritikoproduktado vastiĝis proksimume 5-oble, sed ĝis proksimume 1955 la plej granda parto de tio reflektis pliiĝojn en tritika kultivadareo, kun pli malgrandaj (proksimume 20%) pliiĝoj en kultiv-rendimentoj per area unuo. Post 1955 tamen, ekzistis spektakle dekobla pliiĝo en la indico de tritikrendimenta pliboniĝo je jaro, kaj tio iĝis la plej grava faktoro permesanta al tutmonda tritikoproduktado pliiĝi. Tiel teknologia novigado kaj scienca kultiv-administrado kun sinteza nitrogeno-sterko, irigacio kaj tritikreproduktado estis la ĉefaj ŝoforoj de tritika produktokresko en la dua duono de la jarcento. Ekzistis kelkaj signifaj malkreskoj en tritikkultivaj areoj, ekzemple en Nordameriko.[25]

Pli bona sema stokado kaj pli bona ĝermada kapablo (kaj tial pli malgranda postulo rikolti kultivaĵon por la semado de venonta jaro) estas alia 20-a-jarcenta teknologia novigado. En Mezepoka Anglio, farmistoj ŝparis unu-kvaronon de sia tritikrikolto kiel semo por la venonta kultivaĵo, forlasante nur tri kvaronojn por diversaj elspezoj, manĝaĵo kaj furaĝforuzo. Antaŭ 1999, la tutmonda mezuma semuzo de tritiko estis proksimume nur 6% de produktaĵo.

Pluraj faktoroj nuntempe bremsas la indicon de tutmonda vastiĝo de tritikoproduktado: loĝantarkreskaj indicoj falas dum tritikaj rendimentoj daŭre altiĝas, kaj la pli bona ekonomia profiteco de aliaj kultivaĵoj kiel ekzemple sojfaboj kaj maizo, interligitaj kun investado en modernaj genetikaj teknologioj, antaŭenigis ŝanĝojn al aliaj kultivaĵoj.

 

Referencoj

redakti
  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Bajaj; $2
  2. MVD.
  3. (3-a de marto 2016) “Transfer of useful variability of high grain iron and zinc from Aegilops kotschyi into wheat through seed irradiation approach”, International Journal of Radiation Biology 92 (3), p. 132–39. doi:10.3109/09553002.2016.1135263. 
  4. . CIMMYT scientist Ravi Singh receives prestigious award from the Government of India (20-a de januaro 2021). Alirita 27-a de januaro 2021.
  5. Press Release: ICARDA safeguards world heritage of genetic resources during the conflict in Syria. Alirita 27 January 2021.
  6. 6,0 6,1 6,2 {{Cite journal language = en year = 2022 publisher = John Wiley & Sons Ltd. issue = 1 volume = 15 pages = 95–110 first6 = Ramses first5 = Quentin first4 = Sebastien first3 = Arnaud first2 = Jean-Baptiste first1 = Frederic last6 = Demasse last5 = Richard last4 = Lion last3 = Ducrot last2 = Burie last1 = Fabre journal = Evolutionary Applications title = An epi-evolutionary model for predicting the adaptation of spore-producing pathogens to quantitative resistance in heterogeneous environments doi = 10.1111/eva.13328 }}
  7. (2017-09-26) “A modern Green Revolution gene for reduced height in wheat”, The Plant Journal: For Cell and Molecular Biology 92 (5), p. 892–903. doi:10.1111/tpj.13726. 
  8. (1981-03-01) “The role of 'Norin 10' dwarfing genes in photosynthetic and respiratory activity of wheat leaves”, Theoretical and Applied Genetics (en) 60 (2), p. 81–84. doi:10.1007/BF00282421. 
  9. Milach, S. C. K.; Federizzi, L. C. (2001-01-01) (in en), Dwarfing genes in plant improvement, Advances in Agronomy, 73, Academic Press, pp. 35–63, doi:10.1016/S0065-2113(01)73004-0, (ISBN 9780120007738), https://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S0065211301730040, retrieved 2023-01-06 
  10. (2009-03-27) “An analysis of the factors determining yields in crosses between semi-dwarf and taller wheat varieties”, The Journal of Agricultural Science (en) 82 (3), p. 483–496. doi:10.1017/S0021859600051388. 
  11. 11,0 11,1 (2021-05-01) “Ectopic expression of Triticum polonicum VRT-A2 underlies elongated glumes and grains in hexaploid wheat in a dosage-dependent manner”, The Plant Cell 33 (7), p. 2296–2319. doi:10.1093/plcell/koab119. 
  12. Chen, Z Jeffrey (2021-05-06), "Faculty Opinions recommendation of Ectopic Expression of Triticum polonicum VRT-A2 Underlies Elongated Glumes and Grains in Hexaploid Wheat in a Dosage-Dependent Manner", Faculty of 1000 (Faculty Opinions), doi:10.3410/f.740047402.793585321 
  13. Guinness World Records – Highest Wheat Yield.
  14. (1999) “Plant genetic resources: What can they contribute toward increased crop productivity?”, Proc Natl Acad Sci USA 96 (11), p. 5937–43. doi:10.1073/pnas.96.11.5937. 
  15. Genome-wide association study puts tan spot-resistant genes in the spotlight (27 July 2021). Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 28-a de julio 2021.
  16. (2021) “Reap the crop wild relatives for breeding future crops”, Trends in Biotechnology 40 (4), p. 412–431. doi:10.1016/j.tibtech.2021.08.009. 
  17. (2018-01-30) “Defended to the Nines: 25 Years of Resistance Gene Cloning Identifies Nine Mechanisms for R Protein Function”, The Plant Cell 30 (2), p. 285–299. doi:10.1105/tpc.17.00579. 
  18. 18,0 18,1 (2010-06-29) “Plant immunity: towards an integrated view of plant–pathogen interactions”, Nature Reviews Genetics 11 (8), p. 539–548. doi:10.1038/nrg2812. 
  19. 19,0 19,1 (2011) “Phenomics – technologies to relieve the phenotyping bottleneck”, Trends in Plant Science 16 (12), p. 635–644. doi:10.1016/j.tplants.2011.09.005. 
  20. 20,0 20,1 (2017) “A systematic review of rye (Secale cereale L.) as a source of resistance to pathogens and pests in wheat (Triticum aestivum L.)”, Hereditas 154 (1), p. 1–9. doi:10.1186/s41065-017-0033-5. 
  21. (2020-07-02) “Utilization of KASP technology for wheat improvement”, Cereal Research Communications 48 (4), p. 409–421. doi:10.1007/s42976-020-00057-6. 
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-01. Alirita 2015-02-09.
  23. CIMMYT World wheat facts and trends 1998-9.
  24. Kiss, Istvan. Significance of wheat production in world economy and position of Hungary in it. Agroinform Publishing House, Budapest, Hungary. Alirita 2a de Februaro 2013.
  25. Vidu Ĉapitro 1, Slafer GA, Satorre EH (1999) Wheat: Ecology and Physiology of Yield Determination Haworth Press Technology & Industrial ISBN 1-56022-874-1.

Literaturo

redakti
  • Bonjean, A.P., kaj W.J. Angus (eldonistoj). The World Wheat Book: a history of wheat breeding. Lavoisier Publ., Paris. 1131 pp. (2001). ISBN 2-7430-0402-9
  • Christen, Olaf, eld. (2009), Winterweizen. Das Handbuch für Profis (germane), DLG-Verlags-GmbH, ISBN 978-3-7690-0719-0
  • Garnsey Peter, Grain for Rome, en Garnsey P., Hopkins K., Whittaker C. R. (eldonistoj), Trade in the Ancient Economy, Chatto & Windus, London 1983
  • Head L., Atchison J., kaj Gates A. Ingrained: A Human Bio-geography of Wheat. Ashgate Publ., Burlington. 246 pp. (2012). ISBN 978-1-4094-3787-1
  • Jasny Naum, The daily bread of ancient Greeks and Romans, Ex Officina Templi, Brugis 1950
  • Jasny Naum, The Wheats of Classical Antiquity, J. Hopkins Press, Baltimore 1944
  • Heiser Charles B., Seed to civilisation. The story of food, (Harvard University Press, 1990)
  • Harlan Jack R., Crops and man, American Society of Agronomy, Madison 1975
  • Padulosi, S.; Hammer, K.; Heller, J., eld. (1996). Hulled wheats. Promoting the conservation and use of underutilized and neglected crops. 4. International Plant Genetic Resources Institute, Rome, Italy.
  • Saltini Antonio, I semi della civiltà. Grano, riso e mais nella storia delle società umane, Prefazione di Luigi Bernabò Brea, Avenue Media, Bologna 1996
  • Sauer Jonathan D., Geography of Crop Plants. A Select Roster, CRC Press, Boca Raton

Vidu ankaŭ

redakti