Malfermi la ĉefan menuon

Greno estas poaco, kies semon oni povas mueli kaj manĝi. Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.

Grenspecoj:

Ekzistas ne-poacaj plantoj, kiujn oni simile kiel grenon kultivas pro iliaj semoj, ekzemple

Enhavo

La vortoj greno kaj cerealoRedakti

Apud la vorto "greno" ekzistas la ne-oficiala novradiko "cerealo" kun tre simila signifo. Sed ne tute klaras kial oni enkondukis tiun aldonan radikon, kiam jam ekzistas la vorto "greno". Laŭ kelkaj "cerealo" emfazas, ke temas pri manĝebla planto, dum por aliaj "cerealo" emfazas ke oni ankaŭ alkalkulas la plantojn, kiuj el kuirada vidpunkto similas al grenoj (ekz-e kvinoo).

RekoneblecoRedakti

Jen kiel oni povas rekoni grenojn[1], kiam ili estas en herba stadio:

Rigardi ĉe la kunligo de la folio kaj tigo.

Tiuloke ĉe cerealoj povas troviĝi:

  • "oreletoj" t. e. orelformaj elstarantaĵoj ambaŭflanke de la foliobazo.
  • haroj sur la oreletoj.

nun memorhelpe memoru tiujn literojn: THAS

  • T=Tritiko, tritiko montras la tri trajtojn
  • H=Hordeo, hordeo nur surhavas la du lastajn trajtojn.
  • A=Aveno, aveno ne montras oreletojn, nur ligulon.
  • S=Sekalo, sekalo nur surhavas harojn, ne la du unuajn trajtojn.

Greno kiel hejtaĵoRedakti

La neuzeblajn (malpurajn, infektitajn) grenojn oni povas uzi por hejtado. La kaloria valoro de 1 kg da greno estas 3400 (dum tiu de brunkarbo estas nur 3100, ĉe pajlo 2600). En 2005, en Ĉeĥio, oni forbruligas grenojn por tiel solvi problemojn de stokado, nevendebleco (je prezo de 35,5 eŭroj; dume intervencia prezo estas 101 eŭro).

Ĝi povas servi ankaŭ kiel bazmaterialo por motorpelaĵoj kiel metanolo, bioetanolo.

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri greno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
     Kia greno, tia pano. 
  •  
     Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo. 

BildaroRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Kiel rekoni malsamajn grenojn (france) [1]
  2. Lernu

Vidu ankaŭRedakti