Bioetanolo estas esprimo pro tiuj materialoj (konsistantaj plejparte el etilalkoholo, etanolo), kiujn oni produktas per biologie renoviĝintaj energifontoj (plantoj) por uzi ilin kiel fuelon (anstataŭ benzino), aŭ aldonaĵon al fueloj (ĝenerale al fosiliaj brulaĵoj).

Etanol-centralo en West Burlington, (Iowa)

Produktado redakti

La produktado de bioetanolo okazas el sukerriĉa planto (ekz. sukerbeto, sukerkano) aŭ alia planto, kies enteno estas transformebla al sukero (ekz. ameloriĉaj plantoj: maizo, tritiko, terpomo ktp., aŭ celulozentenaj plantoj: arbo, herboj, pajlo, grentigoj).

Paŝoj de la produktado (plej ofte):

  • antaŭpreparo de la materialo (draŝado, diserigo, vaporigado, detruo de la ĉelmuroj)
  • acida aŭ enzima hidrolizo per amilazoj, transformo al glukozo
  • fermentado al alkoholo (10-18%)
  • distilado, disigo de alkoholo disde la restmaterialoj. la alkoholo atingas purecon de 95-96%, kiun oni traktas per molekula filtrilo kaj atingas purecon de 99,9%.
  • koncentrigo
  • traktado de la restmaterialoj (DGSDistillery Grain with SolublesDDGSDried Distillery Grain with Solubles) estas sekigita (postdistila) feĉo, fermentaĵo. DGS havas akvoentenon de 60-70%m/m, tiel ĝi estas konservebla nur dum kelkaj tagoj, dum DDGS havas la akvoentenon de 16%, kiu estas bona furaĝo.

Uzebleco redakti

Oni uzas ĝin kiel aldonaĵon al kutimaj fueloj, dum E85 estas specifa fuelo el miksaĵo de 85% bioetanolo kaj 15% alia fuelo.

Avantaĝoj - malavantaĝoj redakti

Avantaĝoj:

  • teorie, ĝi estas neŭtrala al la forceja efiko
  • oni povas malpliigi dependecon je nafto en malriĉaj landoj
  • oni povas ekkultivi neuzatan agron por tiu celo
  • malaperigas tropoduktadon de agroproduktoj, tiel altigas enspezojn de la kamparanoj

Malavantaĝoj:

  • uzo de agroj por nenutrada kultivado altigas prezojn de la nutraĵoj (ekz. tortiljo-ribelo en Meksiko pro la altiĝantaj maizo-prezoj)
  • ne estas pruvita, ke ĉiu energio necesa dum kultivado, transporto, produktado ks. estas malpli granda ol ĉe uzo de nafto.