Spelto estas specio de tritiko. Ĝi estis vaste uzata de la bronzepoko ĝis romiaj tempoj. En la pasintaj jaroj ĝi denove ekpopulariĝis kiel sana varianto de tritiko, kaj nun ofte estas kulturata en la ekologia agrikulturo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spelto

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Triticum
Triticum spelta
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Kultiva formo de tritiko, ĝi estas sesploida planto kiel Triticum aestivum, do havas sesoblan kromosomaron. Ĝi havas maldensan spikon sur facile rompebla pedunklo kaj brunajn grajnojn forte adheraj al la paleoj.