Bizanca arkitekturo

En la Unua Orepoko, tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arkitekturon de tiu periodo.

Kapitelo kun cimatio.

De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.

Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la 4-a jarcento kiel evoluo de la korinta kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.

En la tiparo de la temploj, laŭ la bazotipo, abundas tiuj de centrita bazo, sendube kongruante kun la graveco kiun oni donas al volboj, sed estas multnombraj ankaŭ la preĝejoj de bazilika bazo kaj la krucoformaj kun samlongaj brakoj (bazo de greka kruco).

En preskaŭ ĉiu kazoj ofte la temploj, krom la korpo de ĉefa navo, posedis atrion aŭ nartekson, de paleokristana deveno, kaj la antaŭaltaron antaŭata de ikonostacio, nomita tiel ĉar tie oni lokigis la pentritajn ikonojn.

La unua kristana verko, de la unua triono de la 6-a jarcento, estas la preĝejo de Sanktaj Sergio kaj Bako, en Konstantinopolo (527-536), konstruaĵo de centra kvadrata bazo kun okangulo en la centro kovrita per volbo sur ok subapogiloj kaj navo en sia ĉirkaŭo. Ankaŭ en la unua duono de la 6-a jarcento, oni konstruis la rektangulan preĝejon kun du volboj de la Sankta Paco aŭ de Sankta Irene, ankaŭ en Konstantinopolo. Sed la majstroverko de la bizanca arkitekturo estas la Preĝejo de Sankta Sofio, dediĉita al la Dua Persono de la Sankta Triunuo, konstruita de la arkitektoj Antemio de Tralles kaj Isidoro de Mileto, inter la jaroj 532 kaj 537, laŭ la rektaj ordonoj de la imperiestro Justiniano la 1-a.

Estis grava ankaŭ la malaperita preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo, projektita kiel imperia maŭzoleo kaj inspirita en la preĝejo de Sankta Johano de Efeso, oferis modelon de grekkruca bazo kun kvin volboj ege imitita en la tuta bizanca mondo, ekzemple en la fama bizanca preĝejo de Sankta Marko de Venecio, verko de la 11-a jarcento.

Ne estis Konstantinopolo la ununura grava centro de la bizanca arto en tiu unua Orepoko de Bizanco, ekzemple estas mencienda Raveno (ĉefurbo de la Bizanca Imperio en Okcidento ekde la 6-a jarcento ĝis la 8-a jarcento), la okcidenta regiono situa en la nordoriento de la itala duoninsulo, en la bordoj de la maro Adriatiko, apud Venecio.

Bazo de Sankta Vitalo de Raveno.

La bizancaj preĝejoj de Raveno prezentas du modelojn: unu klare inspirita en Konstantinopolo rilate la preĝejon de la Sanktoj Sergio kaj Bako, tiu de la preĝejo de Sankta Vitalo en Raveno (538-547), kiu, same kiel ties modelo, estas de okangula bazo kun ĉirkaŭira navo inter altegaj subapogiloj kaj kun duoncirkla plilongigo ĉekape, antaŭ la absido de la antaŭaltaro; ĉepiedoj ĝi havas grandan atrion kun flankaj turoj. En tiu preĝejo de Sankta Vitalo jam aperas la plej karakteraj trajtoj de la stilaro de la mezepoka arkitekturo de Okcidento, ĉefe pri tiu rilata al la vertikala senso de la konstruo domaĝe de la antaŭa ĝistiama horizontaleco. La aliaj bizancaj preĝejoj de Raveno montras prakristanan influon pro siaj bazilikaj strukturoj kun ebena kovrilo. Ili estas la preĝejo de Sankta Apolinaro en Klaso kaj la preĝejo de Sankta Apolinaro la Nova, ambaŭ de la unua duono de la 5-a jarcento kaj kun elstaraj mozaikoj.

En la Dua Orepoko hegemoniis la preĝejoj de bazo de greka kruco kun kovrilo de kupoloj starigitaj sur tamburo kaj kun elstara unda kornico en la ekstera bazo. Tiu nova tipo de preĝejo vidiĝis en la malaparita preĝejo Nea de Konstantinopolo (881), konstruita de Basilio la 1-a. Laŭ sama kompona skemo estas la katedralo de Ateno, la preĝejo de la monaĥejo de Dafni, kiu uzas trumpojn anstataŭ pendentivoj, kaj la monaĥaj kompleksoj de la Monto Athos en Grekio.

En Italio elstaras la antaŭe menciita baziliko de Sankta Marko de Venecio, de la jaro 1063, bazo de greka kruco enmetita en rektangulo kaj kovrita de kvin kupoloj sur tamburo, unu sur la kruccentro kaj kvar en la brakoj, simile en sia strukturo al la malaperita preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo. En tiu Dua Orepoko la bizanca arto disvastiĝis al la rusa zono de Armenio; en Kievo oni konstruis la preĝejon de Sankta Sofio en la jaro 1017, laŭ la influo de la arkitekturo de Konstantinopolo; ĝi strukturiĝis en bazilika formo de kvin navoj finantaj en absidoj, en Novgorodo oni konstruis la preĝejojn de Sankta Jorĝo kaj de Sankta Sofio, ambaŭ de centra bazo.

Detalo de kremlina katedralo

Dum la Tria Orepoko, inter la 13-a jarcento kaj la 15-a la bizanca arto plu disvastiĝis tra Eŭropo kaj Rusio, kun hegemonio de bazoj de preĝejoj kovritaj de cepoformaj kupoloj sur cirklaj aŭ poligonaj tamburoj. De tiu epoko estas en Grekio la preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Saloniko, de la 14-a jarcento, la preĝejo de Mistra, en la Peloponezo, kaj kelkaj monaĥejoj de la Monto Athos.

Samtempe plinombriĝas la bizancaj temploj de la Danubo, tra Rumanio kaj Bulgario, ĝis Moskvo kie elstaras la Katedralo de la Ĉieliro de la Kremlino, en la Ruĝa Placo, realigita en tempoj de Ivano la Terura (1555-1560), kies kvin kupoloj, la plej alta kaj svelta en la kruccentro kaj la aliaj kvar en la anguloj de la krucbrakoj, elstaras pro ties kolorigo, pro la altegaj tamburoj kaj pro ties karakteraj cepecaj konturoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

|}