Postmoderna arkitekturo

arkitektura stilo

Postmoderna arkitekturo ekis kiel internacia stilo per unuaj ekzemploj kiuj estas ĝenerale citataj el la 1950-aj jaroj, sed ĝi ne iĝis movado ĝis la fino de la 1970-aj jaroj[1] kaj pluinfluas super la nuntempa arkitekturo. Postmoderneco en arkitekturo estis markita per la reveno de "inganio, ornamo kaj referenco" al arkitekturo kiel reago al la formalismo de la tiel nomita Internacia Stilo de modernismo. Kiel ĉe multaj kulturaj movadoj, kelkaj el la plej markitaj kaj videblaj ideoj de Postmodernismo povas esti vidataj en arkitekturo. La funkciismaj kaj formaligitaj formoj kaj spacoj de la modernisma stilo estas anstataŭataj per diversa estetiko: stiloj kolizias, formo estas adoptita je sia propra konto, kaj abundas novaj manieroj vidi familiarajn stilojn kaj spacojn. Eble plej evidente, arkitektoj remalkovris pasintan arkitekturan ornamaĵaron kaj formojn kiuj estis abstraktigitaj de la arkitektoj de Modernismo.

la Sony Building (origine AT&T Building) de Philip Johnson en Novjorko, 1984, montranta "Postmodernan" tendencon per la inkludo de klasika rompito frontonon en la pinto kio diverĝas el la skatola funkciisma oficeja turo ofta en Moderna Arkitekturo.

Influaj fruaj gravaj ekzemploj de postmoderna arkitekturo estas la Portland Building de Michael Graves en Portlando, Oregono, kaj la Sony Building (origine AT&T Building) de Philip Johnson en Novjorko, kiuj ŝuldas elementojn kaj referencojn el la pasinto kaj reenmetas koloron kaj simbolismon al la arkitekturo.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-08. Alirita 2016-09-03.

Literaturo redakti

 
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Eksteraj ligiloj redakti