Arkitekturo de Antikva Egiptio
(Alidirektita el Arkitekturo de antikva Egipto)
La arkitekturo de Antikva Egiptio aperis en la valo de la Nilo kaj disvolviĝis dum pluraj jarcentoj, per la starigo de tre variaj, diverstilaj monumentoj. Inter ili estis la piramido de Keopso kaj la Sfinkso.
La bone konservita templo de Edfu estas elstara ekzemplo de egipta templo kaj pli ĝenerale de skulptarkitekturo.
Pro manko de ligno, la plej kutimaj konstrumaterialoj estis brikoj faritaj el ŝlimo kaj ŝtonoj.