Hipetro, aŭ hipetra (vidu sube), estas terminoj uzataj por priskribi edificon aŭ arkitekturan spacon kiu ne estas kovrita per tegmento.

Tiu termino devenas de la greka hypaethros, nome tipo de greka templo kies ĉefhalo restis subĉiele, kaj laŭ etendo ĉiu edifico aŭ parto de tiu sentegmenta.

En la monumenta Arkitekturo de Antikva Egiptio, la «hipetra salono» ofte estis ĉirkaŭita de kolonoj, kiel portika korto.

Laŭ Francisko Azorín hipetra (eble erare el hipetro aŭ ĝuste laŭgramatike el hipetra templo) estas Greka templo, kies centra navo ne havis tegmenton.[1] Li indikas etimologion el greka hipajthros (liberaera) kaj de tie la latina hypethra.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 89.
  2. Azorín, samloke.