La greka templo (en antikva greka ὁ ναός ho naós, «loĝejo»; diferenca semantike el latina templum,-i, «templo») estis arkitektura strukturo konstruita por esti hejmo de la kultobildo en la religio de la Antikva Grekio. La temploj mem ne utilis kutime kiel kultejo, ĉar la adorado al la dio, same kiel la oferoj al tiu dediĉitaj, estis faritaj ekster ili. La temploj ofte estis uzataj por stokejo de votaj proponoj. Temis pri la tipo de konstruaĵo plej grava kaj plej disvastigita de la Greka arkitekturo. En la helenismaj regnoj de sudokcidenta Azio kaj de Nordafriko, la edificoj starigitaj por plenumi la funkciojn de templo ofte sekvis la lokajn arkitekturajn kutimojn. Eĉ tie kie videblas greka influo, tiaj strukturoj ne estas konsiderataj ofte kiel grekaj temploj. Tio aplikiĝas, por ekzemplo, al grek-partiajbaktriaj edificoj aŭ al tiuj de egipta tradicio de la Ptolemea Imperio. La greka templo povas esti konsiderata la plej sukcesa verko de la Greka arkitekturo. La kodigo kiu, jam en la arkaika epoko, estis disvolvigita de la arkitekturo de temploj iĝos, pro la Helenismo, la universala lingvaĵo de la mediteranea mando.

Paestum, Baziliko kaj Templo de Neptuno (Foto de Giorgio Sommer, 1834-1914).

Vidu ankaŭ redakti