Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ŝimo.

Ŝlimo estas miksaĵo el solidaj materialoj kaj likvaĵoj. Ĝi plej ofte sedimentiĝas sur grundo de senfluaj lagoj, malpurigejoj ks.

Bruna argila ŝlimo (koto)

Se ĝi estas miksaĵo de polvo kaj akvo, temas pri koto. Tiu kotŝlimo povas iĝi malofte inundo (ŝlimfluo) - post gravaj pluvoj- kaj povas eĉ pereigi vilaĝojn.

Utileco redakti

Oni uzas ŝlimon de kuracbanejoj por kovri la korpon. Ĝi havas kuracefikon.

Koto fojfoje uzatas kiel kataplasmo por abelpikoj.