Atrio estis en romia arĥitekturo centra ĉambro en domo (ofte loĝodomo); ĝi estis vaste disvastiĝinta en la Romia Imperio. Atrio estas rektangula interna ĉambro en la mezo de la domo, de kiu la ĉirkaŭaj ĉambroj estas alireblaj. Ĝi servis kiel restadejo por la familio. Lumon atrio ricevis tra malfermaĵo en la tegmento. La limoj inter atrio kaj interna korto estas malakraj.

Romia domo kun korinta atrio
Korinta atrio en romia domo en Vaison-la-Romaine, Francujo

Vortsignifo redakti

La termino atrio devenas eble de la latina ater, kio signifas fumonigriĝinta. En la ĉambro origine staris la kuirfajrujo, kiu nigrigis la plafonon. La ĉambro servis kiel manĝejo, laborejo de la virinoj kaj restadejo de la domloĝantoj.

Ĉe kristanaj bazilikoj atrio signifas kune kun la termino peristilo la antaŭkorton.

Je hispanaj konstruaĵoj de la renesanco el tio evoluis la patio. Nuntempe arĥitektoj nomas atrio ankaŭ korton tegmentitan per vitro.

Konstruformoj redakti

Vitruvio nomas entute kvin konstruformojn, je kio oni povas ordigi ilin en atriojn kun kaj sen tegmenta malfermaĵo. Atrio sen malfermaĵo, ja la pli malnova konstruformo, nomiĝas atrium testudinatum – nomo devena el la latina vorto testudo. La aliaj formoj estas atrioj kun malfermaĵo; tiu inter si malsamas laŭ konstrumaniero.

Je la konstrumaniero, kiun Vitruvio nomas atrium tuscanicum (etruska atrio), la tegmenon portas du masivaj lignotraboj, sur kiuj transverse estas enigitaj pliaj du traboj. El tio evoluis interna ĉambro supren parte malferma, kies tegmenton portis kolonoj aŭ pilastroj. Atrio kun nur kvar kolonoj nomiĝas atrium tetrastylicum (kvarkolona atrio), atrio kun malfermaĵo portata de multaj kolonoj nomiĝas atrium corinthicum (korinta atrio).

Plej vaste disvastiĝinta estis malgraŭ la multkosta trabokonstruaĵo la atrium tuscanicum, ĉar ĝi ebligis liberan rigardon ekde la tablino aŭ pli malfrue ĝis en la peristilo.

Laŭ Francisko Azorín atrio estas Atendejo k. akceptejo, ĉu dominterne kiel korto, ĉe la romanoj; ĉu antaŭfasade, tegmentita aŭ ne, dum la mezepoko, ĉe la kristanaj konstruaĵoj.[1] Li indikas etimologion el Atria, aŭ Adria, propra nomo de etrura urbo ĉe la rivero Po, laŭ Vitrubo; l. atrium.[2]

Tegmento redakti

La tegmento plejofte havis la vormon de atrium impluviatum kun internen klinita tegmenta deklivo. Sub la rezulta rektangula tegmenta malfermaĵo – la Compluvium – troviĝis same rektangula akvobaseno – la impluvium – kiu kolektis kaj kondukis la pluvakvon en cisternon. Se la atrio ne estis uzata samtempe por kolektado de pluvakvo, la tegmento ankaŭ povis esti klinata eksteren. Ĉikaze ĝi nomiĝas atrium displuviatum. Tio havis laŭ Vitruvio la malavantaĝon, ke la tegmentaj defluiloj vertikalaj (lat. fistula) ne povis sufiĉe rapide enpreni la akvon de la tegmentaj defluiloj horizontalaj (lat. canalis), kaj tial la akvo fluis malsupren laŭ la muroj, difektante ilin.

Ekzistas en pli malgrandaj domoj ankaŭ komplete subtegmentaj atrioj sen compluvium, kiuj nomiĝas atrium testudinatum (vidu supre).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 26.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo redakti

  • August Mau: Atrium. In: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE). volumo II,2, Stutgarto 1896, kol. 2146–2148.

Eksteraj ligiloj redakti