La nartekso en la bazilikoj de la romanika stilo estas la atrio separata de la resto de la navoj per fiksaj dividoj, destinita al la pentofarantoj aŭ novuloj (nebaptitaj). La modelo devenas de la antikvaj bazilikoj prakristanaj.

Mapo de preĝejo kun indiko de la situo de la nartekso.

Kiam ĝi troviĝas en la ekstero de la fasadoj, kiel malferma portiko, ĝi nomiĝas eksonartekso. Kaze de enhavo de dua interna nartekso, ĝi nomiĝas endonartekso, kiel ĉe la kazo de la bizanca preĝejo de Sankta Savanto de Jora de Konstantinopolo, aktuala Istanbulo.

La vorto devenas de narthex (mezepoka latino de la klasikgreka termino narthex νάρθηξ[1] por fenkolo) kiu estis la loko de la pentofarantoj.[2] En moderna greka narthekas (νάρθηκας) aludas al enireja portiko al preĝejo. Ĝi estas uzata ankaŭ por aludi al la kunvena spaco en la malantaŭa parto de preĝejo.

Laŭ Francisko Azorín nartekso estas Vestiblocela portiko ĉe la unuaj kristanaj bazilikoj; ofte ĝi surhavis etaĝon utiligeblan por biblioteko.[3] Li indikas etimologion el la greka nartheks (grundo) kaj de tie la latina narthex. Kaj li aldonas la terminojn ekstera nartekso kaj interna nartekso, kontraŭe al la neologismaj (aŭ pli grekdevenaj) variantoj, jam menciitaj.[4]

Referencoj redakti

  1. LSJ narthex
  2. The national encyclopædia. eld. John H F. Brabner - 1884 "Tiu loko estis la nartekso kaj estis uzata de la pentofarantoj. La vorto nomigis ankaŭ la eksteran korton."
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 148.
  4. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • Krautheimer, Richard (1986). Architettura paleocristiana e bizantina. Turin: Einaudi. ISBN 88-06-59261-0.