Portiko estas porĉo kun alero, tegmentita galerio, ekipita en ambaŭ flankoj per subtenaj kolonoj.

Portiko de la Panteono en Romo

Ĝi formas enirejon aŭ pordejon antaŭ la konstruaĵo mem. Portiko povas esti aldonita antaŭ la konstruaĵo aŭ konsisti el la subtenata unua etaĝo.

Portiko protektas la enirejon kontraŭ pluvo kaj samtempe provizas pli grandan loĝeblan areon en la superaj etaĝoj.

En varmaj regionoj, kiel la sudaj ŝtatoj de Usono, AfrikoAŭstralio, portiko povas esti tre vasta kaj konstituas samtempe terason por ĝui ombron kaj aeron.

Laŭ Francisko Azorín portiko estas Publika spaco tegmentita, antaŭ konstruaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina porticus (pordaĵo), el porta.[2]

Tipoj redakti

 
Trezorejo de la atenanoj en Delfo, dorika templo dístila in antis (interanta).

Dekastilo redakti

Dekastilo estas portiko kun dek kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Dekastila estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekkolonan vicon.[3] Kaj li indikas etimologion el greka dekastilos kaj tio el deka + stylos (dek kolonoj) kaj de tie la latina decastyla.[4]

Okastilo redakti

Okastilo estas portiko kun ok kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Okastilo estas Konstruaĵo havanta antaŭ la fasado okkolonan vicon.[5] Kaj li indikas etimologion el greka okto + stilos (8 kolonoj) kaj de tie la latina octastylos.[6]

Heksastilo redakti

Heksastilo estas portiko kun ses kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Heksastilo estas Konstruaĵo, kies fasado havas seskolonan vicon.[7] Kaj li indikas etimologion el greka heksastilos kaj tio el heka + stylos (ses kolono) kaj de tie la latina hexaastylos.[8] Tiu estis la portikoj tipaj de la dorika ordo.

Tetrastilo redakti

Tetrastilo estas portiko kun kvar kolonoj. Laŭ Francisko Azorín tetrastilo estas Konstruaĵo havanta kvarkolonan vicon antaŭfasade.[9] Li indikas etimologion el la greka tetrastilon, el tetras + stilos (4 kolonoj), kaj de tie la latina tetrastylos.[10]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 171.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 53.
  4. Azorín, samloke.
  5. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  6. Azorín, samloke.
  7. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
  8. Azorín, samloke.
  9. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
  10. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti