Kolonaro
En la klasika arkitekturo, kolonaro estas ĉefe longa serio de kolonoj ligataj per komuna arkitravo; foje ili konstituas apartan elementon, kiel ĉe la fama kolonaro kiun Gian Lorenzo Bernini desegnis antaŭ la Baziliko Sankta Petro de Romo, kiu kunformas grandan plazon de elipsa plano.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/Saint_Peter%27s_Square_from_the_dome.jpg/220px-Saint_Peter%27s_Square_from_the_dome.jpg)
Kiam kolonaro troviĝas antaŭ edifico protektante la pordon, ĝi nomiĝas portiko, dum se ĝi fermas malferman spacon ĝi nomiĝas peristilo.
Tipoj
redakti- Diptera kolonaro
- Pentastila kolonaro, de kvin kolonoj.
- Eneastila kolonaro, de naŭ kolonoj.
- Dodekastilo, dekdu kolonoj. Laŭ Francisko Azorín dodekastila kolonaro estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekdukolonan vicon.[1] Kaj li indikas etimologion el greka dodekastylos, el dodeka + stylos (dekdu + kolono), kaj de tie la latina dodecastyla.[2]
- Heksastilo estas portiko kun ses kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Heksastilo estas Konstruaĵo, kies fasado havas seskolonan vicon.[3] Kaj li indikas etimologion el greka heksastilos kaj tio el heka + stylos (ses kolono) kaj de tie la latina hexaastylos.[4]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 58.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
- ↑ Azorín, samloke.