Interkolonaro
En arkitekturo, interkolonaro estas la spaco inter kolonoj en kolonaro, mezurite ĉe la malsupro de ties bazoj.[1]
Tipoj
redakti- Piknostilo, unu kaj duono de diametro. Laŭ Francisko Azorín Piknostilo estas Kolonaro, kies kolonaj interspacoj mezuras 3 modulojn.[2] Li indikas etimologion el la greka piknostilos, el piknos + stilos (densa kolono) kaj de tie la latina pycnostylos.[3]
- Sistilo, du diametroj. Laŭ Francisko Azorín sistilo estas Konstruaĵo, kies interkolonaj spacoj havas 4 modulojn; la kolonoj tiam devas esti 19 moduloj alta, laŭ Vitrubo.[4] Li indikas etimologion el la greka sistilos, el sin + stilos (kuna kolono) kaj de tie la latina systylos.[5]
- Eŭstilo, du kaj kvarono da diametro (kaj tri diametroj inter meza kolonara fronto kaj malantaŭa); konsiderita de Vitruvio la plej bona proporcio[6]
- Dekastilo estas portiko kun dek kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Dekastila estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekkolonan vicon.[7] Kaj li indikas etimologion el greka dekastilos kaj tio el deka + stylos (dek kolonoj) kaj de tie la latina decastyla.[8]
- Diastilo, tri diametroj. Laŭ Francisko Azorín Diastila estas Kolonaro kies interkolona spaco ampleksas 6 modulojn.[9] Kaj li indikas etimologion el la latina declivis, el de + clivis (de + klino). Li aldonas teknikajn terminojn kiel laŭlonga deklivo, laŭlarĝa deklivo, transversa deklivo.[10]
- Dodekastilo, dekdu kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Dodekastila kolonaro estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekdukolonan vicon.[11] Kaj li indikas etimologion el greka dodekastylos, el dodeka + stylos (dekdu + kolono), kaj de tie la latina dodecastyla.[12]
- Eŭstilo. Laŭ Francisko Azorín Eŭstila kolonaro estas Kolonaro, kies interkolona distanco mezuras 4,5 modulojn.[13] Kaj li indikas etimologion el greka eustylos el eu + stylos (bela + kolono), kaj de tie la latina eustylos.[14]
- Areostilo estas kolonaro, kies interkolonaj spacoj distancas 8 aŭ pli moduloj.[15]
- Areosistilo estas kolonaro kies interkolonaraj spacoj distancas alterne 2 ĝis 4 moduloj kaj 8 aŭ pli.[16]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ "Intercolumniation". The Columbia Encyclopedia, sesa eldono. Columbia University Press. [1] 2007-06-03.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 164.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 185.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Vitruvio, De architectura, iii.3.6.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 53.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 58.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 69.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 19.
- ↑ Azorín, p. 18.