Romanika arkitekturo
Romanika arkitekturo estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250, kiu kadriĝas en la ĝenerala arthistoria epoko Romaniko. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgio. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francio infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanio kaj ĉe la suda baltamara regiono.
Konstruado
redaktiLa romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
Preĝejoj
redaktiOrigino
redaktiLa kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.
Skemo
redaktiEn horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.
La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.
Statiko
redaktiPor dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.
Aperturoj
redaktiLa granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.
Ornamo
redaktiAnkaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.
Elementoj
redaktiEkzemploj de verkoj de la romanika konstruarto
redakti- Dipatrino de Beaune
- Sankta Filiberto, Tournus
- Sainte-Foy, Conques
- Saint-Pierre, Moissac
- Saint-Sernin, Toulouse
- Saint-Bénigne, Dijon
- Notre-Dame-du-Port, Clermont-Ferrand
- Sainte-Trinité, Caen
- Saint-Pierre, Angulemo
- Saint-Trophime, Arles
- Sainte-Madeleine, Vézelay
- Paray-le-Monial
- Saint-Front, Perigueux
- Notre-Dame-la-Grande, Poitiers
- Saint-Savin-sur-Gartempe
- abateja preĝejo en Cluny
- Tour Fenestrelle, Uzès
- Sankta Mikaelo kaj la katedralo de Hildesheim
- Katedralo de Limburgo
- Katedralo de Bamberg
- "Imperiestraj katedraloj" (Kaiserdome) de Majenco, Speyer (la Katedralo de Speyer), kaj Worms
- Kolonjo, St. Maria im Kapitol
- Abatejo Maria Laach, Benediktana preĝejo
- Osnabrück katedralo
- Treviro katedralo
- Monaĥejo de Sankta Johano de Doŭro (Sorio)
- Katedralo de Oŭrenso
- Katedralo de Zamoro
- San Miquel de Cuixa
- Santiago de Compostela
- Katedralo de Orense, romanika kaj gotika
- Kirkoj de la nordo de la provinco de Palencio; monaĥejo de Santa María la Real en Aguilar de Campoo.
- Taull
- Ripoll
- Sant' Ambrogio, Milano
- San Zeno, Verona
- Katedralo de Pizo
- San Michele, Pavio
- San Miniato al Monte, Florenco
- Katedralo de Cefalu
- Katedralo de Monza
- katedralo de Durham
- katedralo de Peterborough
- katedralo de Southwell
- Onze-Lieve-Vrouwe, Maastricht
- katedralo de Tournai
Novromaniko
redaktiĈirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en la Katedralo de Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.romanes.com Franca Romanika arto tra 150 lokoj
- http://correzeromane.free.fr/notice.php?nom=Vigeois Ilustrita historio france
- http://www.circuloromanico.com Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Círculo Románico hispane