Pilastro

Pilastro estas prisma kolono (kontraste al cilindra). Plej ofte ĝi estas konstruita en aŭ ĉe muro.

Metala pilastro nitita

Laŭ Francisko Azorín pilastro estas Prisma subtenilo.[1] Li indikas etimologion el la latina pilarius, pilatim, el pila (subtenilo).[2]

PriskriboRedakti

La apogpilastro estas konstruita reliefe sur muro por ĝin plifortigi.

Materialo de la pilastroj povas esti plej ofte ŝtonoj, ferbetonoj, ŝtaloj, pli malofte monolitoj, lignoj, brikoj.

La pilastroj tenas arkon. Ofte ili tenas pontojn, viaduktojn, en konstruaĵoj volbojn.

La pilastoj estis uzataj plej ofte en gotiko, renesanco, baroko, sed ili estis videblaj eĉ dum Romia Imperio kaj nuntempo.

 
Serio de pilastroj

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 164.
  2. Azorín, samloke.

FontojRedakti