Faskopilastro estas en la arĥitekturo iaspeca apogopilastro ŝajne kunmetita el pluraj rondaj stangoj.[1] La faskopilastro jam estis mature elformita en la malfrua romanika arĥitekturo kaj estis vaste disvastiĝinta en la gotika arĥitekturo.[2]

Faskopilastro de la navokruciĝo de la katedralo de Amiens
Katedralo de Dijon, faskopilastro de navokruciĝo kaj ĥorejo

Relative maldikaj duon-, kvaron- aŭ trikvaron-kolono antaŭmetita al pilastro ankaŭ nomiĝas faskokolonaro. Faskopilastro estas ĉirkaŭe okupita per faskokolonoj.[2] En la alta gotiko la faskokolonoj povis esti metataj tiel ĉeaj, ke la vera pilastrokerno preskaŭ ne estas rekonebla.[3] Tiu ĉi pilastrokerno povas havi sulkojn inter la faskokolonoj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Frazo laŭ Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst. volumo 1: A bis Byz. Wasmuth, Berlino 1929, kapvorto Bündelpfeiler.
  2. 2,0 2,1 Frazo laŭ Hans Koepf, Günther Binding: Bildwörterbuch der Architektur. Mit englischem, französischem, italienischem und spanischem Fachglossar (= Kröners Taschenausgabe. Bd. 194). 4-a, priverkita eldono. Kröner, Stutgarto 2005, ISBN 3-520-19404-X, kapvorto Bündelpfeiler.
  3. Frazo laŭ Nikolaus Pevsner, Hugh Honour, John Fleming: Lexikon der Weltarchitektur. 3-a, aktualigita kaj ampleksigita eldono. Prestel, Munkeno 1992, ISBN 3-7913-1238-3, kapvorto Bündelpfeiler.