Caen

komunumo en la departemento Kalvadoso de Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caen (stacidomo) kaj Caen la Mer.

Caen [ˈkɑ̃], en esperanto Kaeno[1], estas grava nordokcidenta franca urbo. Ĝi estis la ĉefurbo de eksa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.

Caen
urbo
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Normandio
Departemento Calvados (prefektejo)
Arondismento Caen (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 9 kantonoj
INSEE kodo 14118 [+]
Poŝtkodo 14000 / 14300
Kodo laŭ INSEE 14118
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Joël Bruneau (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 106 260  (2015)
Loĝdenso 4 173 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)49.182222222222-0.37055555555557Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)
Alto De 2 al 73 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25,70 km² (2 570 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Caen (Calvados)
Caen (Calvados)
DEC
Caen
Caen
Situo de Caen
Caen (Francio)
Caen (Francio)
DEC
Caen
Caen
Situo de Caen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caen [+]
vdr

La urbo havas proksimume 114 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Caennais [kane]. Tra Caen fluas la riverego Orne.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Najbaraj komunumoj Redakti

Historio Redakti

Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de Caen, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj. Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero. La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.

Kulturo Redakti

Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memoriga muzeo allogas multe da vizitantoj.

La ĉefaj historiaj monumentoj estas :

La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco de sukera pano), ktp.

Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.

Modernaj konstruaĵoj estas la Sinagogo de Caen kaj la Comédie de Caen.

Kvartaloj de Caen Redakti

 
Kvartaloj de Caen
  • Bas Venoix - Prairie
  • Beaulieu - La Maladrerie - Saint-Paul
  • Calvaire Saint-Pierre
  • Centre Ancien (Gardin-Conquérant)
  • Le Chemin Vert
  • La Folie-Couvrechef (Campus II – Folie Centre – Hameau Folie - ZI Mont Coco)
  • La Grâce de Dieu (Armand Marie)
  • La Guérinière
  • La Haie Vigné
  • Hastings
  • La Verte Vallée (Saint-Gabriel - Vallée des Jardins)
  • Le Port (Avenue de Tourville - Gare - Presqu'île)
  • La Pierre Heuzé (Lébisey - Plateau Nord)
  • Sainte-Thérèse - Demi-Lune (Claude Decaen – Demi-Lune - Guynemer)
  • Saint-Jean
  • Saint-Jean-Eudes - Saint-Gilles (Abbaye aux Dames – Calmette - CHR - Rue Basse)
  • Saint-Ouen (Bon Sauveur - Caponière)
  • Université (Saint-Julien)
  • Vaucelles (Saint-Michel - Rue de Branville)
  • Venoix (Fontaine Venoise)

Transportoj Redakti

 
Stacidomo.

Trajnoj "SNCF" Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Caen (stacidomo).

Tramoj "Twisto" Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Caen.

Busoj "Twisto" Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Twisto.

Aŭtobusoj Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bus Verts du Calvados.

Aviadiloj Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughaveno Caen - Carpiquet.

Lernado Redakti

 
Universitato de Caen

En la Universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.

La urbo gastigas École de management de Normandie-kampuson.

Scienca esplorado Redakti

En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :

  • GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
  • CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)

Servoj Redakti

Ĝemelurboj Redakti

Esperanto-movado Redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Bildgalerio Redakti

Referencoj Redakti

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti