Orpea
Orpea estas privata franca grupo fondita en 1989 de neŭropsikiatro Jean-Claude Marian, aktiva en la kampo de sano kaj loĝado por maljunuloj. Ĝi administras ĉenon de privataj kadukulejoj, emeritejoj kaj klinikoj.
Orpea | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | Anonima societo |
Fondita | en 1989 |
Sidejo | Puteaux, ![]() |
Estr(ar)o | Philippe Charrier, Jean-Christophe Romersi |
Dungitoj | 68 891 (2020) |
Agokampo | Emeritejoj kaj klinikoj |
TTT | https://www.orpea.com/ |
La grupo kontrolas reton de 1 156 ejoj kaj 116 514 litoj en 23 landoj, ĉefe en Eŭropo. Ĝi estis enkondukita en borson en 2002. Ĝiaj administrad-metodoj estis plurfoje objekto de skandaloj.

Kadukulejo Orpea en kvartalo Beaulieu, Caen