Puteaux

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Puteaux (stacidomo) kaj Puteaux (Tramtransporto en Parizo).

Puteaux ​[pyto] estas francia urbo, situanta en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, sur la maldekstra bordo de riverego Sejno, en la mezo de departemento Hauts-de-Seine. Ties loĝantoj nomiĝas "Putéoliens".

Puteaux
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Hauts-de-Seine
Arondismento Nanterre
Kantono Puteaux
INSEE kodo 92062 [+]
Poŝtkodo 92800
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Joëlle Ceccaldi-Raynaud
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 43 672  (2021) [+]
Loĝdenso 13 690 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 53′ N, 2° 14′ O (mapo)48.8841666666672.2380555555556Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 14′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 3,19 km² ( 319 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Puteaux (Francilio)
Puteaux (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Puteaux (Francio)
Puteaux (Francio)
DEC

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puteaux [+]
vdr

Geografio redakti

Situanta sur la maldeskstra bordo de Sejno, la urbo Puteaux estas ĉirkaŭita de Courbevoie norde, Nanterre okcidente kaj Suresnes sude. Oriente, Puteaux estas ligita al Parizo per ponto de Puteaux kaj al Neuilly-sur-Seine per ponto de Neuilly (ponto sur kiu veturas vagonaroj de Linio 1 de la metroo de Parizo). Fine, la areo de tiu komunumo inkluzivas la plej grandan parton de Insulo de Puteaux, meze de Sejno.

Kvartaloj redakti

Eblas distingi plurajn grandajn geografiajn areojn en Puteaux:

La Malsupra Puteaux, kuŝanta inter la fervojo kaj la Sejno, estas la plej malnove loĝata kvartalo. Tie troviĝas malnova preĝejo, teatro de Hauts-de-Seine, urbodomo, kaj komerca areo ĉirkaŭ la stratoj Jean Jaurès, Eichenberger kaj Chantecocq. La urbodomo estis konstruita en 1934 kaj prezentas tipan tiutempan arĥitekturon. Bulvardo Richard Wallace povus esti ekvivalento de "Avenuo de la Elizeaj Kampoj" de Puteaux. Ekzistas ankaŭ teatro en strato Henri Martin.

Oriente de la fervojo troviĝas la Supra Puteaux, kiu estas pli nova kvartalo konsistanta el pluraj rezidejoj kaj malmultekoste luataj loĝejoj (rezidejoj Les rosiers, Cartauld, Marcellin Berthelot, Bernard Palissy...). Rezidejo Lorilleux, ekzemple, estis konstruita sur la loko de eksaj inko-fabrikejoj.

Norde, apartigita de ringforma bulvardo, troviĝas kvartalo La Défense, disvolviĝinta post la fino de la 1950-aj jaroj. Tiu ĉi inkluzivas oficejojn kaj ankaŭ loĝejojn (Turo Défense 2000, Rezidejo Boieldieu...). La Défense, unu el la ĉefaj afer-kvartaloj de Eŭropo, sterniĝas je 2 trionoj sur la teritorio de Puteaux, dum la restanta triono estas partigita inter Courbevoie kaj Nanterre. Tiel, la kongresejo kaj komercejo "CNIT", la "Granda Arko de La Défense" kaj la komerca centro "Quatre Temps" troviĝas en Puteaux.

Fine, la Insulo de Puteaux, kie ne estas loĝejoj krom kelkaj barĝoj. Tie ĉi troviĝas sportaj strukturoj kiel tenisejoj, futbalejoj, gimnastikejo, naĝbaseno. Sporta komplekso "Palais des sports" malfermis en julio 2006.

Historio redakti

La urbo estis kreita en 1148 de Abato Suger, kiu nomis ĝin Putiauz. Ĝi estis fondita de Abato Suger samtempe kun aliaj urboj de la regiono, Carrières-sur-Seine, Vaucresson kaj Villeneuve-la-Garenne kun la celo altiri popolon al tiu regiono. Tiu allogo estis des pli forta dank'al privilegioj konsentitaj de Abato Suger.

La nomo Putiauz devenus de malnovfranca vorto putel, kies signifo estas «kotejo» aŭ «marĉo» kaj verŝajne referencis al la stato de la loko kie troviĝis Puteaux antaŭ ties drenado. Sed ekzistas alia etimologio, kie la nomo Puteaux devenus de la latina puteoli, pluralo de puteolus kies signifo estas «eta puto» aŭ «akvo-truo». La nomo Puteaux ekaperis ĉirkaŭ la 16-a aŭ 17-a jarcento.

Urbestroj redakti

La urbestroj de Puteaux ekde 1789:

Famkonatuloj redakti

Transportoj redakti

Komunumo de Puteaux disponas jenajn publikajn transportojn:

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti