Zemun
Zemun (serbe Земун, hungare Zimony, germane Semlin) estas urboparto de Beogrado kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto de Beogrado, historie apartenanta al Srem (regiono). La slava vorto zeml'ny signifas: terofortikaĵo. La municipo havas ankoraŭ 29 urbojn kaj 3 antaŭurbojn. Teritorie, historie, politike, kulture, ekonomie kaj trafike ĝi estas konektita al Beogrado, kiu estas parto de ĝi ekde 1934[1]. Zemun estas granda kultura kaj eduka centro.
Zemun | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Serbio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 11080 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 161 596 () [+] | ||||
Loĝdenso | 1 052 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 51′ N, 20° 24′ O (mapo)44.8520.4Koordinatoj: 44° 51′ N, 20° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 153,56 km² (15 356 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zemun [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Supermara alteco: 82 m
- Loĝantaro: Laŭ la censo de 2022 ĝi havas 166 049 loĝantojn
- Poŝtkodo: 11080
- Telefonprefikso: 11
- Aŭtokodo: BG
Situo
redaktiZemun situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Sava (rivero) (kontraŭe troviĝas Beogrado), laŭ aŭtoŝoseo al Zagrebo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo al Budapeŝto. Zemun havas kontaktojn per pontoj al Beogrado.
Historio
redaktiLa romianoj fondis urbon nomatan Taurunum. La unua mencio devenis el 1173 en formo Zemlen. En 1152 Bizanco okupis la fortikaĵon kaj denove en 1165 sed sekvontjare la hungaroj reokupis. En 1521 la turkoj okupis kaj la fortikaĵon, kaj la urbon. En 1910 vivis en Zimony 17 131 homoj, (6 559 germanoj, 5 653 serboj, 2 200 kroatoj, 1 999 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Zemun 152 950 homoj.
Vidindaĵoj
redakti- Sinagogo (Zemun)
- Turo Kula Gardos
- Evangelia preĝejo
Esperanto
redaktiOkazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2024 internacia Esperanto-kongreso por blinduloj kaj aliaj esperantistoj en la Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović.
Famuloj
redakti- Momčilo Bajagić Bajaga (naskiĝis en 1960), kantisto
- Dimitrij Davidović, serba politikisto, diplomato, verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto.
- Ferari, Rahela, teatra kaj filmaktorino.
- En la iama Zimony naskiĝis:
- hungara komisaro Bernát Kondor
- hungara operkantisto Irén Pewny.
- En la iama Zimony mortis:
Kooperaj urboj
redakti- ar-Ram, Palestinio
- Banja Luka, Bosnio kaj Hercegovino
- Bitola, Macedonio
- Esch-sur-Alzette, Luksemburgio
- Herceg Novi, Montenegro
- Kranj, Slovenio
- Korfu, Grekio
- Mödling, Aŭstrio
- Offenbach, Germanio
- Ohrid, Macedonio
- Osijek, Kroatio
- Puteaux, Francio
- Rif Dimashq, Sirio
- Tilburg, Nederlando
- Velletri, Italio
- Veroia, Grekio
Bildgalerio
redakti-
Evangelia preĝejo en Zemun
-
Panorama elvido super Zemun
-
Lido de Zemun
-
Turo Kula Gardos en Zemun