Bernát Kondor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kondor Bernát estis hungara komisaro, ĵurnalisto. Lia origina nomo estis Kohn Bernát.

Bernát Kondor
Persona informo
Naskonomo Kohn Bernát
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1884 (1884-08-27)
en Zemun
Morto 29-an de majo 1942 (1942-05-29) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tipografopolitikisto
vdr

Bernát Kondor [1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1884 en Hungara reĝlando en Zimony (nuntempa Zemun en Serbio). Li mortis la 29-an de majo 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bernát Kondor devenis el juda familio. Li komence laboris ĉe Népszava. En 1914 li edziĝis. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro) pri nutro. Post falo de la Soveto li estis akuzita, sed li rifuĝis al Vieno. Post jaroj li hejmenvenis kaj li laboris kiel oficisto en laborista asekuro. En 1928 pro vidviĝo li denove edziĝis.

Liaj libroj redakti

  • Agitátor élmények (1928)
  • Politika oh! (1939)

Fontoj redakti