Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović

Ŝablono:Informkesto lernejo/zorgado/ISO

Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović
Situo
Ŝtato Serbujo
vdr

La Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović estas mezlernejo por blinduloj en Beogrado, en la kvartalo Zemun, proksime al la flughaveno. La adreso estas Cara Duŝana 143, 11080 Zemun – Beograd.[1] Ĝi havas vastan senobstaklan korton.[2]

Veljko Ramadanović fondis la lernejon en 1916 kaj fariĝis ĝia direktoro. La konstruaĵo, antaŭe kazerno, estis donita al Ramadanović de Reĝo Petro la 1-a de Serbujo.[3] Esperanto estas instruata de 1920 ĝis nun,[4] kaj en la intermilita kaj komunisma periodoj ĝi estis deviga lernobjekto. Inter la mondmilitoj la lerneja presejo eldonis 26 brajlajn kaj 3 aliajn librojn en Esperanto.[5] En la Dua Mondmilito la kliŝaĵoj estis detruitaj kaj la SS mortigis direktoron Ramadanović.[6]

La Lernejo Veljko Ramadanović estis la kongresejo de la Kongreso de Serbiaj Esperantistoj en 2010[7] En 2024 ĝi gastigas la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj.[8]

Referencoj redakti

  1. "Internacia Esperanto-Kongreso en Serbio". 2024. La Ondo de Esperanto. [1]
  2. Petrović, Radojica. 2024. "Kun LIBE en Beogrado aŭguste". Esperanto 1390(5), p. 106.
  3. Derks, Johan. "Bosnia vidhandikapulo instruas samsortanojn". En Kroniko de Balkanio: Antologio de Balkana Verda Stelo 2015-2017. Decembro 2015, p. 14.
  4. Bojana el Serbio. 2010. "La kongreso de serbiaj esperantistoj". Informilo 301(26). [2].
  5. Gonin, Raymond, kaj Krchňák, Rudolf (red.). 1990. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-2015, vol. 3. 183-4. [3]
  6. Kreitz, Josef (red.). 1972. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-2015, vol. 1, parto 2. 39. [4]
  7. Bojana el Serbio. 2010. "La kongreso de serbiaj esperantistoj". Informilo 301(26). [5].
  8. Bojana el Serbio. 2010. "La kongreso de serbiaj esperantistoj". Informilo 301(26). [6].