La Grupo de Puteaux estas nomo donita al grupo de eŭropaj artistoj kaj recenzistoj ligitaj al branĉo de Kubismo konata sub la nomo Orfeismo. La grupo formiĝis ĉirkaŭ 1911 okaze de regulaj kunvenoj celantaj opini-interŝanĝon ĉe Jacques Villon en Puteaux, tiam vilaĝo en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo.

La Grupo de Puteaux adoptis tiun nomon por distingiĝi de la pli streĉa difino de kubismo antaŭe disvolvita de Picasso kaj Braque en Montmartre.

La famo de la Grupo de Puteaux datiĝas de la disputita ĉeesto de ties membroj en Salono de Sendependuloj en la printempo de 1911.

Kelkaj membroj de la Grupo de Puteaux redakti

Vidu ankaŭ redakti